Johano Zawada
Aspekto
Johano Zawada | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1891 en Kamesznica |
Morto | 16-an de oktobro 1975 (83-jaraĝa) en Varsovio |
Lingvoj | Esperanto • pola • germana |
Ŝtataneco | Pollando ![]() |
Alma mater | Universala universitato (Pollando) ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1920–) ministo delegito de UEA vortaristo politikisto ![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/14/Pola_Esperantisto_1957_flormetado_LLZ-tombo.jpg/220px-Pola_Esperantisto_1957_flormetado_LLZ-tombo.jpg)
Jan ZAWADA (naskiĝis la 23-an de decembro 1891, mortis la 16-an de oktobro 1975[1]) estis pola oficisto kaj Esperanto-vortaristo.
Li estis fakulo pri kooperativa movado. Li estis la ĉefa gvidanto de la klasbatala Esperanto-societo en Pollando „Laboro“. Krome li estis fondinto kaj sekretario de Esperanta Eldon-Kooperativo. Vojaĝante tre multe, li aranĝis kursojn, referatojn kaj grupojn. Kursoj ankaŭ en gazetoj. Kolektis kaj eldonis 200 paĝan „Adreslibron de Pollandaj Esperantistoj“ kaj Vortaron Esperantan-polan (1929). Tradukaĵoj kaj artikoloj en multaj Esperanto-gazetoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1929: Pelny Podstawowy Słownik Języka Międzynarodowego Esperanto. [Plena Fundamenta Vortaro de la Internacia Lingvo Esperanto]. Warszawa: Robotniczego Stowarzyszenia Esperantystów “Praca-Laboro”, 1929. XVII, [2], 103, [15] p. — Enhavas la Fundamenton kaj la unuajn kvar Oficialajn Aldonojn (1909 ĝis 1929). 2a eld. Warszawa 1948, 3a eld. Warszawa 1957, Brajla eld. Warszawa 1957.
![]() |
|
- 1931: Adreslibro de pollandaj esperantistoj kaj Praktika informilo pri-esperanta. Eld. la aŭtoro, Varsovio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nekrologo de Jan Zawada en Pola Esperantisto, n-ro 5-6/1975
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Plena Fundamenta Vortaro de Jan Zawada ĉe Centra Judaista Biblioteko