Johano de Aŭstrio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Johano de Aŭstrio (apartigilo) |
Arkiduko Johano de Aŭstrio (naskiĝis la 20-an januaro 1782 en Florenco, mortis la 11-a majo 1859 en Graz) estis membro de la Habsburgoj. Li estis aŭstra ĉefgeneralo kaj germana reganto.
Johano estis filo de Leopoldo la 2-a kaj frato al Francisko la 1-a, ambaŭ german-romiaj imperiestroj. Johano estis naskita en Florenco, kie la patro estis arkiduko. Kiam Leopoldo fariĝis german-romia imperiestro en 1790, Johano sekvis lin al Vieno. Post sia armea kariero kiu finiĝis kun malvenkoj kontraŭ Napoleono Johano koncentriĝis pri la regado de la duklando Stirio. Tie li prezentiĝis kiel reformema reganto, kaj okupiĝis pri naturo, teknologio kaj agrikulturo. Interalie li fondis la antaŭulon de la teknika Universitato de Graz.
En 1848 ĉe la germana nacia asembleo de Frankfurt li estis elektita kiel reganto. Post la fiasko de la germana revolucio de 1848 li demisiis de tiu tasko.
Johano mortis en 1859 en Graz. Por memorigi lin estis konstruita fontano en la centra placo de la urbo. En la jaro 1869 la kadavro estis transportita al Schenna proksime Merano, kie ĝi kuŝas en propra maŭzoleo.