John Anderson (esperantisto)
John Anderson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1820 en Skotlando |
Morto | la ekzakta mortodato ne konatas |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto pastro |
- Por aliaj uloj de tiu nomo, vidu John Anderson
Pastro John ANDERSON [andersn] (naskiĝis en 1821, mortis la 27-an de marto 1922, 101-jara) estis skota esperantisto, pastro.
Post edukiĝo en Dolaro li diplomiĝis en la Universitato de Edinburgo, poste li iris al Kalkuto, kiel misiisto de la Eklezio de Skotlando. Post dek jaroj en Hindujo, li revenis al Skotlando kaj fariĝis paroĥa pastro unue en Dalkeith kaj poste en Ĉulter. En 1891 en sia sepdeka jaro li eksiĝis kaj sinretiris de aktiva pastreco. Tamen li okupis sin per modernaj studaĵoj, kaj malgraŭ siaj multaj jaroj li retenis viglan junan spiriton. Inter aliaj aferoj li lernis Esperanton, kaj kvankam pro sia granda aĝo li ne povas aktive labori pro la afero, li multe interesiĝis pri ĝi.
Li komencis lerni Esperanton 85-jara (ĉirkaŭ 1906), kaj restis entuziasma ĝis sia morto, kiam li estis la plej aĝa Esperantisto en la mondo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Anderson (andersn) John, skoto, pastro. Mortis 27 marto 1922, 101 ara. Li komencis lerni E-n 85-jara, kaj restis entuziasma ĝis sia morto: la plej aĝa E-isto en la mondo. |
- La Brita Esperantisto - Numero 195, Junio (1921), pĝ. 45. [1]