John Bowlby
John Bowlby | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-a de februaro 1907 en Londono, Anglio |
Morto | 2-a de septembro 1990 en insulo Skye, Skotlando |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Trinity College UCL Medical School (en) Lindisfarne College (en) |
Familio | |
Patro | Anthony Bowlby (en) |
Edz(in)o | Ursula Longstaff (en) (1938–) |
Infanoj | Mary Hamilton Victoria Ignatia Bowlby (en) , Pia Rose Whitworth Bowlby (en) , Sir Richard Peregrine Longstaff Bowlby, 3rd Bt. (en) , Robert John Mostyn Bowlby (en) |
Okupo | |
Okupo | Infana kaj adoleskula psikiatro psikiatro psikoanalizisto psikologo |
Verkoj | teorio de amligiteco |
John BOWLBY, plennome Edward John Mostyn Bowlby (naskiĝis la 26-an de februaro 1907 en Londono; mortis la 2-an de septembro 1990 sur la insulo Skye, Skotlando) estis brita pediatro (do kuracisto pri infanoj), infana kaj adoleskula psikiatro kaj psikoanalizisto. Li kaj la du kolegoj James Robertson kaj Mary Ainsworth konsideriĝas la pioniroj de esplorado pri la fruaj ligoj inter beboj kaj siaj gepatroj.
Bowlby studis psikologion kaj antaŭklinikan medicinon en la universitata kolegio Trinity College de Kembriĝo. Post la studado, li laboris kun socie misadaptiĝintaj infanoj ĝis, je la aĝo de dudek du, li ekstudis medicinon en Londono. Kvar jarojn pli poste, li finis la studadon de medicino kaj do iĝis kuracisto. Ankoraŭ antaŭ la studfino, li enskribigixis en la Instituto pri Psikoanalizo. Post la medicina lernejo, li aparte interesiĝis kaj treniĝis en la tiutempe tre nova fako de infana kaj adoleskula psikiatrio en la malsanulejo Maudsley Hospital. En 1937, 30-jara, li kvalifikiĝis kiel psikanalizisto.
Dum la Dua Mondmilito, li estis leŭtenanto-kolonelo en la medicina fako de la brita armeo. Post la milito, li iĝis vicdirektoro de la kliniko Tavistock Clinic, kaj ekde 1950 estis konsultisto de la Monda Organizaĵo pri Sano.