John Cyprian Rust
Aspekto
John Cyprian Rust | |
---|---|
Persona informo | |
Morto | 29-an de junio 1927 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
John Cyprian RUST estis angla pastro anglikana. Li naskiĝis la 18-an de januaro 1841 en Colchester, Anglio, kaj mortis en la 29-a de junio 1927 en Soham, Anglio.[1] Dum 53 jaroj paroĥestro de Soham. Klera lingvisto, kun bona scio pri lingvoj hebrea, araba, siria krom kelkaj modernaj. La traduko de la Nova testamento estas grandparte lia verko. La unua prediko en Esperanto estis la lia ĉe UK en Ĝenevo, 1906. En 1907 por la Kembriĝa UK li aperigis la unuan kristanan himnaron en Esperanto, Ordo de Diservo, kun kelkaj originalaj tekstoj kaj melodioj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ John Cyprian Rust (1841-1927) ĉe findagrave.com