John Howard Northrop
John Howard Northrop | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
John Howard Northrop | |||||
Naskiĝo | 5-an de julio 1891 en Yonkers | ||||
Morto | 27-an de majo 1987 (95-jaraĝa) en Wickenburg | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Yonkers • Arizono vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Kolumbio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto sciencisto biokemiisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Biokemio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Jacques Loeb • Thomas Hunt Morgan vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John Howard NORTHROP (naskiĝis la 5-an de julio 1891 en Yonkers, Novjorkio - mortis la 27-an de majo 1987 en Wickenburg, Arizono) estis usona biokemiisto, profesoro pri bakteriologio kaj biofiziko ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley kaj nobelpremiito [1][2].
Li estas gajninto de la Nobelpremio pri Kemio por 1946 (kune kun Wendell Meredith Stanley kaj kune kun James Batchelor Sumner). La premio estis aljuĝita al sciencistoj pro "la izolado, formuliĝo kaj esplorado de enzimoj, proteinoj kaj virusoj" [3].
Vivo
[redakti | redakti fonton]Northrop estis naskita al John la 1-a, kiu estis zoologo kaj instruisto en Universitato Kolumbio. Lia patrino, Alice R. Northrop, estis instruisto de botaniko en Hunter College. John la 1-a mortis pro laboratoria eksplodo du semajnojn antaŭ ol lia filo naskiĝis.
John Howard studis en Universitato Kolumbio, kie li doktoriĝis pri kemio en 1915. Dum la Unua Mondmilito li faris esplorojn por la US Army Chemical Warfare Service sur la produktado de acetono kaj etanolo per fermentado [4].
En 1929, Northrop izolis pepsinon. kaj atribuis ĝin al la proteinoj [5]. En 1938, li estis la unua se temas pri izoli kaj karakterizi bakteriofagojn kaj nomi ilin kiel nukleoproteinojn. Northrop plu izolis kaj kristaligis pepsinogenon (la proenzimo de pepsino), tripsinon, kimotripsinon kaj karboksipeptidazon. En 1932 li estis elektita membro de la Leopoldina.
Por lia 1939 libro Crystalline Enzymes: The Chemistry of Pepsin, Trypsin, and Bacteriophage, Northrop ricevis la Daniel Giraud Elliot Medalon de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj), de kiu li estis membro ekde 1934 [6][7]. Li estis elektita membro de la Usona Filozofia Societo ekde 1938 [8]. En 1949 li estis akceptita en la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj [9].
Northrop estis dungita ĉe la Rockefeller Institute for Medical Research en Novjorko de 1916 ĝis 1961. En 1949 li iĝis profesoro pri bakteriologio ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley kaj poste profesoro pri biofiziko.
En 1917, Northrop geedziĝis kun Louise Walker, kun kiu li havis du infanojn. Ilia filo Johano iĝis oceanografo, dum ilia filino Alice geedziĝis kun nobelpremiito Frederick C. Robbins. Northrop faris sinmortigon en Wickenberg, Arizono en 1987.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ University of California: In Memoriam, 1988.
- ↑ John H. Northrop – Biographical. Nobel Foundation. Alirita April 29, 2017 .
- ↑ The Nobel Prize in Chemistry 1946 – Preparing Pure Proteins. Alirita December 14, 2008 .
- ↑ Alexander Hamilton Medal (angle) (December 14, 2016). Alirita 2022-06-24 .
- ↑ Northrop, J. H. (1929), "Crystalline Pepsin", Science 69 (1796): 580, doi:10.1126/science.69.1796.580, PMID 17758437
- ↑ John H. Northrop. Alirita 2023-05-19 .
- ↑ Daniel Giraud Elliot Medal. National Academy of Sciences. Arkivita el la originalo je December 29, 2010. Alirita February 16, 2011 .
- ↑ APS Member History. Alirita 2023-05-19 .
- ↑ Book of Members, 1780–2010: Chapter N. American Academy of Arts and Sciences. Alirita April 15, 2011 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- John Howard Northrop ĉe Nobelprize.org inkluzive de la Nobel prelego je la 12an de decembro 1946 The Preparation of Pure Enzymes and Virus Proteins
- Naskiĝintoj en 1891
- Mortintoj en 1987
- Viroj
- Naskiĝintoj la 5-an de julio
- Mortintoj la 27-an de majo
- Membroj de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj
- Membroj de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
- Germanaj usonanoj
- Nobel-premiitoj pri kemio
- Usonaj Nobel-premiitoj
- Honordoktoroj de Universitato Princeton
- Usonaj biokemiistoj