Saltu al enhavo

John S. Daly

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John Stephen DALY (naskiĝinta en 1963 en Anglujo[1]) estas brita filologo, tradukisto kaj verkisto. Li konsideras sin tradicia katoliko apartenante al la movado de papa vakado.

Vivo kaj agadoj

[redakti | redakti fonton]

Daly edukiĝis ĉe la salvatorianoj je Harrow Weald/ Granda Londono kaj ĉe Saint Dominic's Sixth Form College je Harrow on the Hill/ Granda Londono. En la Korpkrista kolegio de la universitato de Kembriĝo li studis i.a. la lingvojn latinan kaj helenan, krome malnovajn historion kaj filozofion. Liaj atingoj estis plurfoje honoritaj (stipendie, ekspozicie ktp.)

Jam en la aĝo de 15 jaroj li konvinkiĝis ke la reformoj de post la Dua Vatikana koncilio kulpas pri la krizo de la katolika Eklezio. En 1983, post diversaj studoj kaj esploradoj, li distanciĝis ne nur de novstilaj ritoj sed ankaŭ de agnosko de legitimaj papoj post la morto de Pio la 12-a. Antaŭ sia 20-a datreveno naskiĝtaga, Daly tradukis buleon de Paŭlo la 4-a el la 1559-a jaro[2], nome Cum ex apostolatus officio; li krome kreis komenton kaj faris tekstanalizon de profetaĵoj erare atribuitaj al Malaĥio el Arnagh.

Daly decidis forlasi la altlernejon laboronte por tradidicema eldonejo nome "Britons Catholic Library" kiel esploristo, tradukisto kaj verkisto. Tiutempe li lasis sin spirite influi per ideoj de Tomaso el Akvino, Roberto Bellarmino, Prosper Guéranger kaj klasikaj papaj enciklikoj. Danke al bonega rego de la latina lingvo facilis por li ĉiam orientiĝi rekte je la fontoj mem; helpantis animzorge kaj fake ankaŭ la animzorgantoj Philip Shelmerdine († 1987), Alfred Gilbey († 1998), Emmet C. Buckley (jezuito, † 2002) kaj Oswald Baker († 2004).

Daly ankaŭ studis kanonan juron kaj moralan teologion. En 1994 li edzinigis franclandinon nome Aslyne. Post kelktempa restado en Irlando ili iris Francujon. La paro kun siaj dek infanoj ekloĝis en la departemento Lot-et-Garonne.

Daly deĵoras tradukiste sur la kampoj de ekonomio, teologio kaj beletro. En 2012 li estis invitata traduki la ĉefverkon Economie et intérêt de Maurice Allais, nobelpremiito, en la anglan. En 2007 fondis li Tradibooks, eldonejon pri katolikaj klasikaĵoj. Daly verkis (inklude de traduklaboraĵoj) ne tute cent artikolojn. En 1988, dum Feriae Latinae de Fondaĵo Latinitas en Nico, li faris latinlingvan paroladon pri la itala kardinalo kaj poligloto Giuseppe Mezzofanti; en 2002 li moderigis la parolspektaklon The Impossible Crisis en Verona (Kantono Oneida). Versaĵoj de li legeblis ĉe "The Tablet" kaj "Dowry". Skribaĵoj de li estis tradukitaj en plurajn lingvojn: en la francan, la hispanan, la portugalan kaj la ĉinan.

monografioj

[redakti | redakti fonton]
  • Michael Davies – an Evaluation (1989; noveldono en 2015; pri Michael Davies)
  • The Theological Status of Heliocentrism (1997)
  • The Life of Fr. Philip Shelmerdine (2008)

tradukistece (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • How Grace Acts (de Alfonso Maria de Liguori)
  • Jovinian 1982 (de Gustavo Daniel Corbi)
  • The Christian of the Day and the Christian of the Gospel (de fr. Emmanuel André el Mesnil-Saint-Loup)
  • Economy and Interest (de Maurice Allais)
  • The Fewness of the Saved (de fr. Francis X. Godts)
  • The Secret of Firefern (de Louis Morvan)
  • Literal Interpretation of the Apocalypse (de Rafael Eyzaguirre)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.