Saltu al enhavo

John Turturro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Turturro
Persona informo
John Turturro
Naskiĝo 28-an de februaro 1957 (1957-02-28) (67-jaraĝa)
en Broklino
Lingvoj anglaitala vd
Ŝtataneco Usono
Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Yale School of Drama
Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio ĉe Nova Paltz
Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Nicholas Turturro (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Katherine Borowitz (en) Traduki (1985–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Amedeo Turturro (en) Traduki, Diego Turturro (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro
televida aktoro
reĝisoro
filmproduktoro
voĉaktoro
teatra aktoro
scenaristo
ĝenra aktoro
filmreĝisoro
verkisto
teatra reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1980– vd
Verkado
Verkoj The Big Lebowski ❦
Barton Fink ❦
Quiz Show ❦
The Night Of ❦
Transformers vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Michael TURTURRO ([t|ər|ˈ|t|ʊər|oʊ] kaj en itala [turˈturro]; 28a de Februaro, 1957) estas usona aktoro kaj filmisto. Li estas konata pro siaj variaj kompleksaj roloj en sendependaj filmoj. Li aperis en ĉirkaŭ ses dek filmoj kaj laboris ofte kun la fratoj Coen, Adam Sandler, kaj Spike Lee. Li ricevis premion Emmy kaj nomumojn por kvar Premioj Screen Actors Guild kaj por tri Oraj Globoj.

Li ricevis sian karieran elrompon per Five Corners (1987). Li aktoris en la filmoj de Spike Lee nome Do the Right Thing (1989), Mo' Better Blues (1990), Jungle Fever (1991), kaj Clockers (1995). Li stelulis ankaŭ en la filmoj de la fratoj Coens nome Miller's Crossing (1990), Barton Fink (1991), pro kiu li ricevis la premion al la Plej Bona Aktoro en la Cannes Kinfestivalo, The Big Lebowski (1998), kaj O Brother, Where Art Thou? (2000). Li stelulis ankaŭ en Fearless (1993), Quiz Show (1994), kaj Gloria Bell (2018). Li ludis la rolon de Seymour Simmons en la filmoserio Transformers (2007–2017) kaj de Carmine Falcone en la filmo The Batman (2022).

Li reĝisoris kvin filmojn, Mac (1992), Illuminata (1998), Romance and Cigarettes (2005), Fading Gigolo (2013), kaj The Jesus Rolls (2020).