Saltu al enhavo

John de la Pole (1-a grafo de Lincoln)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


John de la Pole
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1462 (1462-01-01)
en Anglio
Morto 16-an de junio 1487 (1487-06-16) (25-jaraĝa)
en Battle of Stoke Field
Mortokialo Mortis en batalo Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro John de la Pole, 2nd Duke of Suffolk (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Elizabeth of York, Duchess of Suffolk (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Edmund de la Pole, 3rd Duke of Suffolk (en) Traduki, William de la Pole kaj Richard de la Pole (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Margaret FitzAlan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo militisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

John DE LA POLE (1-a grafo de Lincoln) (n. 1462/1464, m. la 16-an de junio 1487) proklamiĝis kiel heredonto de Rikardo la 3-a (Anglio) en 1495.

Li estis la plej aĝa filo de John de la Pole (2-a duko de Suffolk). Post la morto de sia edzino Anne Neville, Rikardo la 3-a proklamis lin sia heredonto, anstataŭ Eduardo Plantaĝeneto (17-a grafo de Warwick) kiun Anne favoris. Rikardon donis al li enspezon de 500 pundojn jare kaj nomumis lin reĝa leŭtenanto (tio estas, guberniestro) de Irlando kaj prezidento de la reĝa konsilio de norda Anglio.

Post kiam Henriko la 7-a venkis Rikardon, John de la Pole omaĝis, kaj ŝajne amikiĝis, al Henriko. Tamen li deziris pli da potenco kaj milite subtenis la pretendon de Lambert Simnel al la trono. Li mortis dum la decida batalo, kiam Henriko decide venkis la ribelantojn proksime al Newark-on-Trent.

Ankaŭ du el liaj fratoj pretendis la anglan tronon: Edmundo de la Pole (3-a duko de Suffolk) kaj Richard de la Pole.