Jolán Szigeti
Jolán Szigeti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 16-an de januaro 1855 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 11-an de aŭgusto 1907 en Velence (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/1-3-20 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1872) |
Familio | |
Patro | József Szigeti |
Edz(in)o | Gyula Vízvári |
Infano | Mariska Vízváry |
Parencoj | Gyula Tapolczai (nepo aŭ nepino) Imre Szigeti (onklo) Jolán Tapolczai (en) (nepo aŭ nepino) Dezső Tapolczai (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Jolán Szigeti [sigeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szigeti Jolán estis hungara aktoro, infana aktoro. Ŝia patro estis József Szigeti (aktoro), ŝia edzo estis Gyula Vízvári, ŝia filino estis Mariska Vízváry. Ŝia konata geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Vízvári Gyuláné.
Jolán Szigeti[1][2] naskiĝis la 16-an de januaro 1855 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), ŝi mortis la 11-an de aŭgusto 1907 en Velence.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jolán Szigeti jam kiel infano ricevis rolojn de teatra trupo de sia patro. Ŝi akiris aktoran diplomon en Lernejo pri Teatro en 1872. Ŝi pasis du jarojn en teatro de Gyula Miklósy en sia naskiĝurbo, poste ŝi estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto) ĝis sia morto. Ŝi edziniĝis en 1878 kaj naskis filinon.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Maria
- Romeo kaj Julieta - vartistino
- Gergely Csiky:
- A proletárok - Borcsa
- A nagymama - S-ino Galambos
- fr:Adolphe Belot: A 47-ik cikk - Marceline
- Alexandre Dumas (filo):
- Alfonz úr - S-ino Guichard
- La sinjorino kun kamelioj - Prudence
- Victorien Sardou: Odette - Olga
- Molière: La Nobela Burĝo - Nicole