Saltu al enhavo

Jomala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jomala

Blazono de Jomala

Jomala sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
Map
Jomala
komunumo
www.jomala.aland.fi
Gubernio Alando
Provinco  Alando
Areo 143,0 km²
Loĝantaro 3,356
Svedlingvaj 93,2%
vdr

Jomala estas komunumo en Alando, aŭtonoma provinco de Finnlando. Ĝi situas sur la insulo Kontinenta Alando (svede Fasta Åland, finne Manner-AhvenanmaaAhvenanmanner), la plej granda insulo de la Alanda insularo kaj la plej granda mara insulo de Finnlando. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 5 697 loĝantoj sur areo de 142,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 40 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Mariehamn, Hammarland, Finström, Lemland, Lumparland kaj Sund.

Cetere sur la larĝa foto supre de la paĝo bildiĝas la malgranda flughaveno de la insulo, kiu nomiĝas Mariehamn sed troviĝas en Jomala.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


la luterana kirko de Jomala