Jope Ruonansuu
Jope Ruonansuu | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Jorma Olavi Ruonansuu | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1964 en Kemi | |
Morto | 18-an de julio 2020 (56-jaraĝa) en Heinola | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Ezofaga kancero vd | |
Lingvoj | finna vd | |
Ŝtataneco | Finnlando vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Jope Ruonansuu vd | |
Okupo | aktoro televida aktoro muzikisto imitisto komikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jorma Olavi ”Jope” RUONANSUU (naskiĝis la 15-an de aprilo 1964 en Kemi – mortis la 18-an de julio 2020 en Heinola) estis finna komikisto, imitulo, kantokomponisto, kantisto kaj aktoro. Li publike prezentiĝis de la 1980-aj jaroj ĝis la jaro 2018. Li komencis kiel imitulo kaj starkomediisto 16-jara. Li aperis en la 1980-aj jaroj en Klaustrofobia, programo de Klaus Thomasson. En aŭtuno 1988 estis publikita lia unua disko. En sama jaro li imitis en programo Vesku show en finna reklama televido. En la sekva jaro Ruonansuu kaj Visa Mäkinen publikigis humorprogramon Matkiva kulkuri. En la 2000-aj jaroj Ruonansuu aperis kun aliaj en programo Jopet-show. Personoj, kiujn li imitis, estas inter aliaj Esko Aho, Martti Ahtisaari, Tarja Halonen, Raimo Ilaskivi, Urho Kekkonen, Mauno Koivisto, Pekka Vennamo, Veikko Vennamo, Mika Häkkinen, Marja-Liisa Kirvesniemi, Juha Mieto, Matti Nykänen, Kimi Räikkönen, Marco Bjurström, Esko Hukkanen, Ensio Itkonen, Heikki Kahila, Hannu Karpo, Spede Pasanen, Jorma Pulkkinen, Kirsi Salo, Aarne Tanninen en Folke West, Remu Aaltonen, Juice Leskinen, Vesa-Matti Loiri kaj lia amiko M. A. Numminen. Jope Ruonansuu kreis kaj kantis multajn parodiajn muzikaĵojn.