Saltu al enhavo

Ĝermolisto de ĉiliaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jorge Tachauer Szabó)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

C[redakti | redakti fonton]

M[redakti | redakti fonton]

Iván Mättig Catalán[redakti | redakti fonton]

Iván Mättig Catalán estas pensiulo, kaj esperantisto ekde 1958. Lernis Esperanton kiam li estis seminaristo en katolika seminario en Valdivio. Poste li forlasis la seminarion, edziĝis kaj dediĉis sin al disvastigado kaj instruado de Esperanto. Li kreis perkorespondan kurson per kiuj multaj nunaj esperantistoj lernis la lingvon. Ankaŭ li estis reprezentanto de la revuo El Popola Ĉinio por Ĉilio. Lia kolekto de kovertoj kaj poŝtmarkoj estas fama inter ĉiliaj esperantistoj. Li prezidis Ĉilian Esperanto-Asocion ekde ĝia fondiĝo 1977 ĝis 2007; en 2022 li estis denove enpostenigita kiel kasisto de ĈEspA.

T[redakti | redakti fonton]

Jorge Tachauer Szabó[redakti | redakti fonton]

Jorge Tachauer Szabó (naskiĝis la 7-an de oktobro 1952) estas ĉilia esperantisto. Li estis membro de la komitato de UEA 1989-1992. Kun Daniel Zanelli Chávez li multajn jarojn redaktis la bultenon "La verda sago" de Ĉilia Esperanto-Asocio. Li estis la fondinto de Ĉilia Esperantista Junulara Organizo (ĈEJO, 1977) kune al mormona misiisto Wayne Illes.

Z[redakti | redakti fonton]

Daniel Zanelli Chávez[redakti | redakti fonton]

Daniel Zanelli Chávez estas ĉilia esperantisto. Kun Jorge Tachauer Szabö li multajn jarojn redaktis la bultenon "La verda sago" de Ĉilia Esperanto-Asocio. Li estis universitata profesoro pri matematiko ĉe la Teknika Universitato de Santiago, kaj la Pedagogia Instituto de Universitato de Ĉilio. Li estis arestita en septembro 1973, dum la putĉo de Pinochet, en la Nacia Stadiono. Kune al Iván Mättig Catalán instruis Esperanton laŭ la Cseh-metodo en Santiago. Li tradukis teatraĵojn por prezenti en la kongresoj de ĉiliaj esperantistoj. S-ro Zanelli ankaŭ kreis kurson de Esperanto, kiu uzis spritaĵojn por instrui ĝin.