Joris van Schooten
Joris van Schooten | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1587 en Leiden |
Morto | 1-an de januaro 1651 (64-jaraĝa) en Leiden |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
Familio | |
Frat(in)o | Frans van Schooten (en) |
Parencoj | Frans van Schooten (mul) (nevo) Pieter van Schooten (en) (nevo) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | The adoration of the Magi Portrait of Jacob Gerritsz van der Mij (1559/60-1635?) |
Joris van SCHOOTEN (1587–1651) estis pentristo de la Ora jarcento de Nederlando kaj onklo de la matematikisto de Leiden Frans van Schooten.
Laŭ Arnold Houbraken lian talenton jam juna por desegnado admiris liaj instruistoj kaj tiukadre li desegnis ĉie animalojn. Estante 17-jaraĝa li estis metilernanto de Coenraad van der Maas, bona portretisto, dum tri jaroj.[1] En Delft li estis tre influita de la skolo de Michiel Jansz van Mierevelt. Lerninte sufiĉe por kreadi sian propran atelieron, li decidis veturi al Italio, sed liaj gepatroj edzigis lin al Marijtgen Bouwens van Leeuwen, kaj tiel li devis rezigni pri veturplanoj kaj revenis al Leiden.[1][2] Li estis sukcesa pentristo kiu estis respektita en la komunumo. Li aliĝis al la Leidena Gildo de Sankta Luko kaj estis ano de la grupo kiu sendis peticion al la urbestroj en 1609 por nova protektoĉarto por la gildo. Ĝi estis malakceptita kaj ili klopodis por tio denove en 1610 kaj ĝi estis denove malakceptita.
Li estis instruisto de Rembrandt, Jan Lievens, kaj Abraham van den Tempel.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Joris van Schoten biografio en De groote schouburgh der Nederlantsche konstschilders en schilderessen (1718) de Arnold Houbraken, ĉe Diĝita Biblioteko por la Nederlanda Literaturo
- ↑ Joris van Schooten ĉe RKD
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Joris van Schooten en la angla Vikipedio.