José Lins de Albuquerque
Aspekto
José Lins de Albuquerque | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1920 en Crateús |
Morto | 3-an de novembro 2014 (94-jaraĝa) en Braziljo |
Lingvoj | portugala • Esperanto |
Ŝtataneco | Brazilo |
Alma mater | Universidade Federal de Ouro Preto (en) |
Okupo | |
Okupo | instruisto politikisto inĝeniero esperantisto |
José LINS de ALBUQUERQUE, senatano dum la Kvina Respubliko, naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1920 en Crateús, Cearao, Brazilo. Li estis inĝeniero, profesoro kaj politikisto, grava aktivulo de Esperanto-movado en Cearao ekde 1949. En tiu jaro alvenis al Fortaleza kaj fervore zorgis pri la fondado de Esperanto-klubo, kiu funkciis ĉe la strato General Sampaio, 1.227.
Li estis, inter alia, Profesoro de analitika geometrio kaj matematiko en Universidade Federal do Ceará, inĝeniero de elektra kompanio de Belo Horizonte, direktoro de Departemento pri Municipoj de Cearao, Sekretario de Cearao pri vojoj, konstruaĵoj kaj energio, Sekretario pri planado, ktp. Ano de Brazila Senato de 1979 ĝis 1987.
Verkoj:
- Método para Determinação das Diretrizes das Estradas;
- Estabelecimento de Planos de Viação, aprovado pelo Congresso Rodoviário, São Paulo;
- Elementos de Álgebra dos Conjuntos;
- A Irrigação do Nordeste;
- Estudo sobre o Desemprego;
- Estudo sobre Custos de Transportes Municipais;
- Por um Nordeste Progressista;
- Para onde vai o Nordeste?;
- Nordeste: Desenvolvimento e Segurança;
- Nordeste, Um Campo de Esperança Produtiva;
- Irrigação em Regiões Subdesenvolvidas;
- Albuquerque, José Lins De. Discursos no Senado Federal, 1979;
- Brasília, Senado Federal, 1980; 162 P. (Senado);
- O Programa Nacional do Álcool e suas Perspectivas para o Nordeste;
- Programa de Promoção de Oportunidades de Investimento no Nordeste;
- Recife. Sudene, 1977. 35 P. Il. (Senado).