José María Álvarez del Manzano
Aspekto
José María ÁLVAREZ DEL MANZANO y López del Hierro (n. Sevilo, 17-a de oktobro de 1937) estas politikisto hispana. Li estis urbestro de Madrido dum 12 jaroj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinta en Sevilo, li loĝis en Madrido ekde siaj tri jaroj. Li studis juron en la Komplutensa Universitato de Madrido. Ekde 1963 li estis funkciulo pri financoj en Ciudad Real, Badajoz, Toledo, Santandero, Biskajo kaj en Alavo.
Li estis skabeno de la municipo de Madrido ekde la elektoj de 1979, el la Unión de Centro Democrático, ekde 1989 li estis vicurbestro, kun Agustín Rodríguez Sahagún kiel urbestro. Álvarez del Manzano iĝis urbestro en majo de 1991 kaj estis tio ĝis 2003, kiam li estis anstataŭata kiel kandidato de la Partido Popular per Alberto Ruiz-Gallardón.