Josef Boleslav Pecka
Aspekto
Josef Boleslav Pecka | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Strahovský-Pecka • Giuseppe Midola • J. B. Strahovský |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1849 |
Morto | 25-an de julio 1897 (47-jaraĝa) en Ĉikago |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | verkisto ĵurnalisto poeto |
Josef Boleslav PECKA (naskiĝis la 19-an de septembro 1849 en Praha - mortis la 25-an de julio 1897 en Chicago, Usono) estis ĉeĥa laborista poeto.
Teksisto, veldisto, aŭtodidakte li lernis france kaj germane, studis socialismon kaj marksismon, kunforndis unuan ĉeĥan laboristan gazeton Budoucnost (Estonteco), prizorgis Laboristan bibliotekon. Pro siaj opinioj li estis enkarcerigita, post liberiĝo li elmigris al Usono.
Li verkis artikolojn kaj broŝurojn pri laborista movado kaj kritikajn eseojn pri arto (Arto kaj socialismo). Eldonis plurajn laboristajn kantarojn.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 73 dní revoluční strany pařížské (73 tagoj de revolucia partio Pariza, 1873)
- Normální doba pracovní (Normala labortempo, 1874)
- Červánky lipanské (Ĉielruĝoj de Lipany, 1884)
- Sebrané básně (Kolektitaj poemoj, 1899)