Saltu al enhavo

Josef Zítek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph von Zítek

Josef Zítek (ankaŭ: Joseph von Zitek; naskiĝinta la 4-an de aprilo 1832 en Karlín, mortinta la 2-an de aŭgusto 1909 en Prago) estis aŭstra arĥitekto.[1][2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studis Zítek ĉe la politeknikoj je Prago kaj Vieno, krome ĉe la Praga Akademio. Viene li studis ĉe Eduard van der Nüll, Siccard von Siccardsburg kaj Karl Rösner. Paralele li ellernis la metion de masonisto. Post fina ekzameniĝo li laboris duonan jarojn sub la arĥitekto Joseph Kranner kaj ekinteresiĝis tre pri kirkokonstruo kaj konstruado per fero. Li estis reprezentanto de la viena novrenesanco kaj la malfrua norditala renesanco, dum bohema influado ĉe lia kreitaĵoj ankaŭ neniam forestis. Poste estis li profesoro ĉe la praga politekniko kaj membro de la Akademio de Belartoj de Vieno. Liaj disĉiploj estis ekz. Josef Fanta kaj Alfred Bayer.


Post la brulkonsumiĝo de la praga Nacia teatrejo, Zítek retiriĝis en 1881 je Lčovice. Samjare lin edzigis Berta Lippert, filino de kastelposedantino Marie Leopoldina Lippert, de kiu li aĉetis en 1883 la kastelon kun la bieno de Lčovice kaj de Zálezly. Imperiestro Francisko Jozefo la 1=a baronigis lin. Postmorte havis la kastelon ĝis 1926 liaj filoj Josef kaj Berthold. Lia tombo troviĝas sur la tombejo de Malenice.[3]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "Zitek, Joseph" - ĉe: Biographisches Lexikon des Kaisertums Österreich. 60/1891, p. 184-185

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Emanuel Poche (red.): Encyklopedie českého výtvarného umění, Praha 1975, p. 577
  2. "Zitek, Joseph" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 962
  3. Zamek Lčovice
  4. Pri ĉi objekto Zítek komisiiĝis, post kiam li renkontis en Pompejo Friedrich Preller la Maljuna.