Joseph Bengraf
Aspekto
Joseph Bengraf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Joseph Bengraf |
Naskiĝo | 20-an de julio 1745 en Bad Neustadt an der Saale |
Morto | la 6-an de junio 1791? en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Joseph Bengraf, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bengraf József estis germandevena hungara komponisto, korusestro, orgenisto. Lia familia nomo kelkfoje aperis en hungareca formo Bengráf.
Joseph Bengraf [1] naskiĝis la 20-an de julio 1745 en Bad Neustadt an der Saale, li mortis la 6-an de junio 1791 (biografioj mencias ankaŭ aliajn datenojn) en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pri vivo de Joseph Bengraf en Germanio plene mankas informoj. Li estis nomumita korusestro kaj orgenisto de la Preĝejo Ĉieliro de Maria (Belváros) en 1784. Li ankaŭ komponadis ĉefe ekleziajn verkojn, aliparte hungarecajn kantojn. Li edziĝis, lia edzino naskis kvarfoje.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 30 mesoj, 7 rekviemoj, 12 motetoj, Missa pro Defunctis
- Trois Divertissements pour le Clavecin Seul avec un Ballet Hongrois (1784)
- XII Magyar Tántzok Klávikordiumra valók (1790 ?)
- XII Liedern beym Clavier zu Singen (Pest, 1784)
- 6 verkoj por arĉaj kvartetoj
- preĝeja muziko por Luterana preĝejo (Belváros) (1791)