Saltu al enhavo

Joseph Dalton Hooker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Dalton Hooker
Persona informo
Joseph Dalton Hooker
Naskiĝo 30-an de junio 1817 (1817-06-30)
en Halesworth
Morto 10-an de decembro 1911 (1911-12-10) (94-jaraĝa)
en Sunningdale
Tombo preĝejo de Sankta Anno Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latinaangla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Glasgovo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Joseph Dalton Hooker
Familio
Patro William Jackson Hooker Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Maria Turner (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj William Dawson Hooker (en) Traduki kaj Elizabeth Hooker (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Hyacinth Symonds Hooker (en) Traduki (1876–nekonata valoro)
Frances Hooker (en) Traduki (1851–1874) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Harriet Anne Hooker Thiselton-Dyer (en) Traduki
 ( Frances Hooker (en) Traduki)
Charles Paget Hooker (en) Traduki
 ( Frances Hooker (en) Traduki)
Grace Ellen Hooker (en) Traduki
 ( Frances Hooker (en) Traduki)
Richard Symonds Hooker (en) Traduki
 ( Hyacinth Symonds Hooker (en) Traduki)
William Henslow Hooker (en) Traduki
 ( Frances Hooker (en) Traduki)
Marie Elizabeth Hooker (en) Traduki
 ( Frances Hooker (en) Traduki)
Brian Harvey Hodgson Hooker (en) Traduki
 ( Frances Hooker (en) Traduki)
Reginald Hawthorn Hooker (en) Traduki
 ( Frances Hooker (en) Traduki)
Joseph Symonds Hooker (en) Traduki
 ( Hyacinth Symonds Hooker (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj John Stevens Henslow (bopatrio)
George Henslow (en) Traduki (bofrato) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo botanikisto
fungosciencisto
kirurgo
briofitologo
esploristo
filikisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Plantoscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siro Joseph Dalton HOOKER (naskiĝis la 30-an de junio 1817 en Halesworth, Suffolk, mortis la 10-an de decembro 1911 en Sunningdale, Berkshire) estis angla botanikisto, kies oficiala botanikista aŭtora mallongigo estas „Hook.f.“.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hooker en ĉ. 1908

Joseph Dalton Hooker estis filo de botanikisto William Jackson Hooker. Li vizitis la mezlernejon Glasgow High School kaj poste studis en la Glasgova Universitato. Li iĝis medicina doktoro en 1839 kaj samjare vojaĝis kiel kuracisto kaj natursciencisto sub gvido de kapitano James Clark Ross trijarojn al la sudpolusa regiono kaj laboris pri flaŭro de la Antarkto, Nov-Zelando kaj Tasmanio. Li apartenis al la pioniroj de kontinenta ponta teorio, kiu diris, ke la similaj florplantoj de Sud-Ameriko kaj Aŭstralio aperas pro tio, ke tiuj kontinentoj estis interligitaj kaj interliga ponto dumtempe subakviĝis. Li vojaĝis de 1847 ĝis 1851 Hindion, en 1860 Palestinon, en 1871 en Marokon kaj en 1877 en Usonon. Li malkovris interalie la kruĉplanton Nepenthes rajah kaj priskribis la velviĉio.

Li estis direktoro de la Reĝa Botanika Ĝardeno en Kew, de 1865 ĝis 1885. Krom tio, li estis longtempe eldonisto kaj kunlaboranto de revuoj Botanical Magazine (de 1865 ĝis 1904) kaj Hooker's Icones plantarum (de 1867 ĝis 1890).

Hooker konatiĝis post la sudpolusa ekspedicio kun Charles Darwin kaj transprenis la klasifikadon de Darwin pri la plantoj, kolektitaj sur la Galapagoj. Ambaŭ sciencistoj iĝis proksimaj amikoj kaj Hooker apogis Darwin ekde tiam per konsiloj kaj agado. Li defendis kun Thomas Hŭley la 30-an de junio 1860 en la Oksforda Universitato verkon de Darwin, la Origin of Species (On the Origin of Species).

Post morto de Hooker, la dekano kaj kapitulo de Abatejo Westminster ofertis al la familio entombigejon proksime al tombo de Darwin, sed ili postulis por tio, ke kadavro de Hooker iĝu cindrigita. Lia vidvino Hyacinth rifuzis ambaŭ proponojn kaj Hooker iĝis entombigita - laŭ siaj deziroj - apud sia patro en tombejo de la kirko Sankta Anna en Kew Green, proksime al la Reĝa Botanika Ĝardeno.

Verkoj (elektitaj)[redakti | redakti fonton]

  • The Rhododendrons of Sikkim-Himalaya, 1849-1851
  • Illustrations of Himalayan plants, 1855
  • Flora indica, kun Thomas Thomson, 1855
  • The Botany of the Antarctic Voyage, 1844-1859
  • A Century of Indian Orchids, 1859
  • Handbook of the New Zealand Flora, 1846-1867
  • Genera plantarum, zusammen mit George Bentham, 1862-1883
  • The Flora of British India, 1872-1897
  • Himalayan Journals or Notes of a Naturalist, in Bengal, the Sikkim and Nepal Himalayas, Khasia Mountains ... 2 volumoj, Londono 1854