Joseph Maria von Thun und Hohenstein
Joseph Maria von Thun und Hohenstein | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de majo 1713 en Trento | ||||
Morto | 15-an de junio 1763 (50-jaraĝa) en Mattighofen | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Thun und Hohenstein | ||||
Patro | Joseph Johann Anton Thun-Hohenstein (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1742–) tradukisto katolika sacerdoto vd | ||||
Aktiva en | Passau vd | ||||
| |||||
Episkopo de Gurk | |||||
Dum | 1742– | ||||
Antaŭulo | Jacob Maximilian von Thun und Hohenstein | ||||
Sekvanto | Hieronymus von Colloredo | ||||
Episkopo de Passau | |||||
Dum | 1762- | ||||
Antaŭulo | Joseph Dominikus Graf von Lamberg | ||||
Sekvanto | Leopold Ernst Graf von Firmian | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joseph Maria von THUN UND HOHENSTEIN (naskiĝinta la 24-an de majo 1713 en Trento, mortinta la 15-an de junio 1763 en Mattighofen/Distrikto Braunau am Inn) estis aŭstra teologo romkatolika, episkopo de Gurk kaj princepiskopo de Passau.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ricevinte kanonikecon de Salcburgo kaj Passau li iris kiel aŭdisto de la Tribunalo de la Roma Rota kaj legato de la reĝo hungara al Romo. En 1742 li nomumitis fare de la arkiepiskopo salcburga episkopo de Gurk; konsekro okazis en la 18.2. samjare fare de Benedikto la 14-a.
Kelkajn tagojn poste li transdonis al la kardinalo kaj ŝtata sekretario, laŭ komisio de Maria Tereza de Aŭstrio, proteston oficialan kontraŭ papan skribitaĵon kie estis agnoskita kiel imperiestro, fare de la Apostola Seĝo, la ne-Habsburgo Karolo la 7-a.
En la diocezo Gurk Thun und Hohenstein estis fervora animzorganto starigante porpastran seminarion en Strasburgo, kies unua estro estis la benediktano Gregor Zallwein. En la 10.11.1761 li unuanime elektitis fare de la katedrala kapitulanaro de Passau episkopo. En la 23.5.1762 okazis ties surtroniĝo. Dum sia mallonga regado li klopodis plibonigi la lernejan situacion kaj pri starigo de seminario porpastra. En 1762 li publikigis la unuan volumon de sia traduko de la Nova Testamento kun komentoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]- Artikolo "Thun-Hohenstein, Josef Maria Graf" fare de Franz Heinrich Reusch en: Allgemeine Deutsche Biographie, eldonis Historische Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, volumo 38 (1894), p. 178 kio relegeblas interrete tie ĉi.