Jouman Fattal
Aspekto
Jouman Fattal | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 31-an de januaro 1992 (33-jaraĝa) en ![]() | |
Lingvoj | nederlanda vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro ![]() | |
Aktiva dum | 2015 - nuntempe | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jouman Fattal (Homs, Sirio, 1992) estas nederlanda aktorino, teatrofaristino kaj verkistino.
Fattal venis kvarjaraĝa kun sia familio al Nederlando. Ŝi trapasis aktoredukadon je la Altlernejo por Artoj en Utreĥto, kie ŝi en 2015 finstudis.
Sur la scenejo ŝi i.a. rolis en la prezentado Onder het melkwoud de reĝisoro Hans van den Boom. Fattal ankaŭ videblas en televidserioj kiel Flikken Maastricht kaj en la VPRO-filmo Gelukzoekers. En 2018 ŝi ĉefrolis kiel la ĵus finstudinta juristo Sabia Bennani en la nederlanda advokato-serio Zuidas.
Kiel kolumnisto Fattal verkis kaj verkas i.a. en Spunk kaj la feminista platformo Vileine.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- Flikken Maastricht (2014) kiel Bingul, kromrolo
- Moordvrouw (2016) kiel Darya Hassanada, kromrolo
- Project Orpheus (2016) kiel Amira el Kadi, ĉefrolo
- Gelukzoekers (2018) kiel Faiza, ĉefrolo
- Zuidas (2018) kiel Sabia Bennani, ĉefrolo