Jozefo Petrin
Aspekto
Jozefo Petrin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1905 |
Morto | 20-an de novembro 1975 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Jozefo PETRIN (naskiĝis 1905 - mortis la 20-an de novembro 1975 en la rumana ĉefurbo Bukareŝto) estis rumana esperantisto, prezidanto de Rumana Kunordiga Esperanto-Komitato. [Kio estas tio?]
Li esperantistiĝis en 1928 kaj daŭre restis aktiva; post la Dua mondmilito, li estis centra figuro de la rumana Esperanto-movado; li gvidis kursojn, verkis lernolibrojn kaj vortarojn, okupiĝis pri didaktikaj kaj esperantologiaj studoj; notindaj estas liaj tradukoj el la rumana literaturo en Esperanton; li mem verkis esperantlingve.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Fapte şi principii de bază privind limba internaţională Esperanto (1968)
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Eminescu, Mihai: Luĉifero (1998)
- Gavrilescu, Victoria: La infano el steloj
- Huber-Rogoz, Viorica: Kiu gardos la sonoriletojn? (1975, laŭ O. Wilde)
- Huber-Rogoz, Viorica: La miraventuroj de Nils - la etulo (1971, laŭ S. Lagerlöf)
- Paunesku, Ilie: La sorĉa tornistro (1972)
- Popescu, Alexandru: Kvar pupteatraĵoj (1971)
- Popovici, Alecu: Tri pupteatraĵoj