Juan Antonio Vallejo-Nágera
Juan Antonio Vallejo-Nágera | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juan Antonio Vallejo-Nágera Botas | |||||
Naskonomo | Juan Antonio Vallejo-Nágera Botas | ||||
Naskiĝo | 14-an de novembro 1926 en Oviedo | ||||
Morto | 13-an de marto 1990 (63-jaraĝa) en Madrido | ||||
Mortis per | Pankreata kancero vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Madrido vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Antonio Vallejo-Nájera vd | ||||
Patrino | María Dolores Botas Rodríguez (en) vd | ||||
Edz(in)o | María Victoria Zóbel de Ayala y Pfitz (en) vd | ||||
Infanoj | María Vallejo-Nájera (en) , Alejandra Vallejo-Nájera (en) , Íñigo Vallejo-Nágera (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto psikiatro universitata instruisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juan Antonio VALLEJO-NÁGERA Botas (Oviedo, 14a de novembro 1926 - Madrido, 13a de marto 1990) estis hispana psikiatro kaj verkisto.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de Antonio Vallejo-Nájera, psikiatro kaj militisto kiu estris la psikiatriajn servojn de la insurekcia tendaro dum la Hispana Enlanda Milito kaj poste ludis gravan rolon en la traktado de maldekstruloj kiel frenezuloj kaj en la redistribuado de infanoj de maldekstruloj, ĉefe prizonuloj aŭ mortintoj dum la milito aŭ dum la posta subpremado, en aliajn familiojn, por "reeduki" ilin.
Juan Antonio studis medicinon en la 1940-aj jaroj, kaj atingis altajn postenojn kaj honorojn en la 1950-aj jaroj (membro de la Reĝa Nacia Akademio de Medicino, por ekzemplo). En 1957 li iĝis ĉefprofesoro pri Psikiatrio kaj Psikopatologio de la Fakultato de Medicino (Komplutensa Universitato).
Kiel verkisto, li kultivis eseon, disvastigadon, biografion, kaj fikcion inspiritan en sia laboro kiel psikiatro kaj finfine historian romanon. En 1974 li lasis la instruadon, kaj koncentriĝis en verkado. En 1985 li atingis la Premion Planeta per la historia romano Yo, el rey.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Vallejo-Nájera, Juan Antonio (2001). Ante la depresión. Editorial Planeta. ISBN 978-84-08-03781-1.
- (1963 - 1977). Introducción a la Psiquiatría. Barcelona: Editorial Científico Médica. ISBN 978-84-224-0483-5.
- (1990). Aprender a hablar en público hoy. Editorial Planeta. ISBN 978-84-080-2730-0.
- (1991). Color en un mundo gris y otros artículos. Ediciones Temas de Hoy. ISBN 978-84-7880-131-2.
- (1997). Concierto para instrumentos desafinados. Editorial Planeta. ISBN 978-84-08-02156-8.
- (2006). Conócete a ti mismo: los grandes problemas psicológicos de nuestro tiempo. Ediciones Temas de Hoy. ISBN 978-84-8460-467-9.
- (2006). Guía práctica de psicología: cómo afrontar los problemas de nuestro tiempo. Ediciones Temas de Hoy. ISBN 978-84-8460-472-3.
- (1982). El ingenuismo en España. Fundación Pedro Barrié de la Maza, Conde de Fenosa. ISBN 978-84-85728-11-4.
- (1958). Lecciones de Psiquiatría. Editorial Científico-Médica. ISBN 978-84-224-0024-0.
- (2002). Locos egregios. Editorial Planeta. ISBN 978-84-08-04460-4.
- (1995). Mi mundo. Ediciones Temas de Hoy. ISBN 978-84-7880-509-9.
- (1995). Mishima o el placer de morir. Editorial Planeta. ISBN 978-84-08-01296-2.
- (1975). Naifs Españoles Contemporáneos. Mas Actual. ISBN 978-84-400-9199-4.
- (1996). Perfiles humanos. Planeta-De Agostini. ISBN 978-84-395-4578-1.
- (1987). Úlcera gastroduodenal en los personajes de la historia, la. Ediciones Doyma. ISBN 978-84-7592-128-0.
- (1999). Vallejo y yo. Editorial Planeta. ISBN 978-84-08-03269-4.
- (1997). Yo, el intruso. Planeta-De Agostini. ISBN 978-84-395-5966-5.
- (2004). Yo, el rey. Planeta-De Agostini. ISBN 978-84-674-0924-6.
- (1999). La puerta de la esperanza. Editorial Planeta. ISBN 978-84-08-03246-5.