Juan García de Zéspedes
Aspekto
Juan García de Zéspedes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1618 en Heroica Puebla de Zaragoza |
Morto | 5-an de aŭgusto 1678 (59-jaraĝa) en Heroica Puebla de Zaragoza |
Lingvoj | hispana • latina |
Ŝtataneco | Nova Hispanio Hispanio Meksiko ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto kantisto ![]() |
Juan García de Zéspedes (naskiĝinta ĉirkaŭ 1619 en Puebla?, Meksiko – mortis je la 5-a de aŭgusto 1678 en Puebla), estis meksikia komponisto, kantisto kaj vjolisto kaj instruisto. Kiel knabo li estis soprano en la ĥoro de la katedralo de Puebla en 1630 sub la direktado de Juan Gutiérrez de Padilla. En 1664 li provizore sukcedis la majstron Gutiérrez de Padilla en ties pozicion. La titolon majstro li daŭre portis ekde 1670. Kvankam la katedrala kapitulo pli ol unu fojon riproĉis lin pro malkonsentoj pri liaj devoj, li havis longan karieron, kiu malfrue en lia vivo finiĝis pro sia paralizo.
Liaj muzikaj verkoj etendiĝas ekde sakralaj komponaĵoj al profanaj inspiritaj de popola muziko.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Convidando está la noche
- A la mar va mi Niña
- Plange quasi virgo plebs mea
- Salve regina
- Guaracha: Ay Que Me Abraso
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Renaissance and baroque musical sources in the Americas, R. Stevenson, 1970
- Christmas Music from Baroque Mexico, R. Stevenson, 1974
- Tesoro de la Música Polifónica en México, F. Ramírez, 1981