Saltu al enhavo

Juan de Mairena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan de Mairena
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1864 (1864-11-30)
en Sevilo
Morto 30-an de novembro 1908 (1908-11-30) (44-jaraĝa)
en Tapia de Casariego
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan de MAIRENA (Sevilo, 1865 - Casariego de Tapia, 1909) estis fikcia profesoro de gimnastiko kaj retoriko, kreita de la hispana verkisto Antonio Machado, kiu priskribis lin kiel "poeto, filozofo, retorikisto kaj inventisto de Kantomaŝino", kaj prezentis lin kiel lernanto de alia apokrifa aŭtoro, nome la majstro Abel Martín, same sevila, naskiĝinta en 1840 kaj mrtinta en Madrido en 1898.[1]

En 1896, antaŭ la filozofo Hermann Graf Keyserling, li​ planis fondi en Sevilo Popolan Lernejon de Supera Saĝeco.[2] Ĝi disponus de Katedro de Metafiziko por Abel Martín ("Abel-Sokrato") kaj de alia de Sofistiko kondukita de Mairena mem. En la projekto akompanis ilin kiel sekretario alia apokrifulo, nome Jorge Meneses, sammezlernejano de Mairena kaj vigla babilrondano.

Machado notis viziton de Miguel de Unamuno al Sevilo en 1897, en kiu ŝajne li havis oportunon diskuti kun Mairena pri la fondo de la projektita lernejo de saĝeco.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Juan de Mairena II, postmorta kompilaĵo de tekstoj de la apokrifulo de Antonio Machado, publikigita en Bonaero fare de Editorial Losada en 1943; p. 57
  2. Ramón Barce: "La escuela de sabiduría de Juan de Mairena" Konsultita en marto 2014 kaj aŭgusto 2024

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Apolinario Lourenco, Antonio (1997). Universidad de Salamanca, eld. Identidad y alteridad en Fernando Pessoa y Antonio Machado (Álvaro de Campos y Juan de Mairena). Salamanca. ISBN 978-84-7481-855-0.
  • Gibson, Ian (2006). PRISA, eld. Ligero de equipaje. Madrid: Santillana E. G. ISBN 9788466369299.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]