Juci Boyda
Aspekto
Juci Boyda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bojda Julianna |
Naskiĝo | la 3-an de marto 1899 en ![]() |
Morto | la 28-an de januaro 1934 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Juci Boyda [bojda], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boyda Juci estis hungara aktoro.
Julianna Boida [1] naskiĝis la 3-an de marto 1899 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de januaro 1934 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Juci Boyda lernis en sia naskiĝurbo, poste ŝi estis vendisto, poste oficisto. Intertempe ŝi lernis kantadon private. Ekde 1917 ŝi havis filmajn rolojn, baldaŭ ŝi apartenis al la plej gravaj filmaktoroj. Inter 1918 kaj 1920 ŝi apartenis al Teatro Belvárosi, poste ŝi edziniĝis kaj forlasis la scenejon. Ŝi naskis filinon, en 1932 ŝi vidviniĝis.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Bárónő levelei
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Az obsitos (1917) – Málcsika
- Asszonyfaló (1918) – Meg
- Little fox (1920) – milionulino
- A koldusgróf (1922)