Saltu al enhavo

Jucika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jucika
Kartunisto PUSZTAI Pál kun desegnaĵo de Jucika.
Kartunisto PUSZTAI Pál kun desegnaĵo de Jucika.
Unua eldono 1957, en la revuo Érdekes Újsag

Jucika (Ju-cika) estas hungara bildstrio kreita de PUSZTAI Pál, de 1957 ĝis lia morto en 1970.[1] La ĉefrolulo estas juna kaj bela virino, kiu travivas spertojn, ofte riskajn. La bildstrio mokas seksismon per la kutima, neatendata, atento, kiun viroj donas al ŝi, kaj kiel ŝi uzas ĝin por profiti.

Jucika unue publikiĝis en la revuo Érdekes Újsag, sed poste moviĝis al Lúdas Matyi pro sia populareco.[2] La bildstrio ekzistis tie ĝis la morto de Pál, la 11-an de Septembro, 1970.

Ekzistas pli ol kvincent bildstrioj entute.[3] Naŭ el ili publikiĝis en la revuo Freie Welt de Orienta Germanujo. La serio ankaŭ presiĝis en Kanado laŭ la nomo "Judy". Poste, en 2003, ŝercaro de Jucika publikiĝis en Ĉinujo.[4]

Dum la 2010-aj jaroj ĝi repopulariĝis en retejoj, kiel TwitterTumblr. En 2018 alireblis ekspozicio dum kvin monatoj pri la bildstrio ĉe la Hungara Muzeo pri Komerco kaj Gastigeco.[5][6]

Jucika estas 20-jara[7], nigrahara virino, kiu ofte portas maldecetajn vestaĵojn. Multaj el la tri-partaj bildstrioj temas pri la maniero en kiu ŝi reagas al la atento, plejparte nedezirata, de viroj. Tamen, ŝi foje uzas sian aspekton por trompi ilin.

Kelkaj el la strioj ne temas pri ŝia aspekto tamen, sed pri humuraj eventoj, kiuj rilatas al ŝi. Tra la daŭro de la bildstrio ŝi laboras je multaj malsamaj postenoj. Estas preskaŭ neniom da teksto; vidaj ŝercoj estas la plej uzataj. En la dek kvina bildstrio tamen, Jucika finfine "parolis" kaj rakontis al la legantoj pri sia vivo.[8] Ŝi ankaŭ parolis dum speciala filmeto en 1964 por festi sian kvinan datrevenon.[9]

Jucika, kiu unue aperis en 1957[10], estis tre populara en Hungarujo dum la 50-aj kaj 60-aj jaroj. La eldonisto de la revuo Lúdas Matyi ofte ricevis plendplenajn leterojn se ne estis bildstrio.

Jucika ankaŭ aperis ekster bildstrioj, kiel en kalendaroj kreitaj de la firmao Budaprint. La aktorino MAGDA Gabi rolis ŝin en televidserio en 1964, kaj ankaŭ estis animacio de ŝi por reklami vestaĵfabrikon.[11][12]

En 1959 la revuoj Érdekes Újság kaj Orzág-Világ unuiĝis, kaj Jucika komencis aperi en la humurĵurnalo Lúdas Matyi.

Ĉe Lúdas Matyi la bildstrio publikiĝis kolore, kaj por montri la eventon estis specialaj strioj, en kiuj Jucika prezentis sin al la maskotoj de la ĵurnalo: Matyi kaj lia ansero.[13]

De tiam, la populareco de ŝi kaj de ŝia kreinto kreskis, aperinte kelkfoje sur la unua paĝo de Lúdas Matyi. Centoj da strioj publikiĝis per la revuo. Legantoj ricevis la lastan subskribitan aventuron de Jucika la 10-an de Septembro, 1970, en kiu Jucika laboras kiel flugservisto. 51-jara Pál mortis la sekvan tagon pro koratako dum vojaĝo al Dubrovnik.[14] La lastan bildstrion, "Jucika kaj la melonvendejo" (Jucika és a dinnyevásár), oni trovis post la morto de Pál, kaj publikigis, kune kun aliaj desegnaĵoj de la artisto, en numero de Lúdas Matyi, la 3-an de Decembro, 1970. La desegnaĵoj estis nesubskribitaj.[15]

Lastatempa populareco

[redakti | redakti fonton]

Kvankam Jucika estis malmulte konata ekster Hungarujo dum la vivo de Pál, ŝia populareco kreskis en aliaj landoj lastatempe. Dum la 2010-aj jaroj, estis repopulariĝo de Jucika en sociaj retejoj kiel Twitter kaj Tumblr, kien homoj komencis dividis ŝiajn bildstriojn, kaj montri iliajn ŝaton pri la temoj kaj naturo de la serio.[16]

Komunumoj pri Jucika formiĝis kaj kreis fanarton de la serio, aŭ afiŝis bildstriojn.[17] En Novembro de 2019, estis kreita publika bildbultenejo pri Jucika, kiu havis ŝatantfaritajn bildojn.[18][19]

De la 19-a de Junio, 2018, ĝis la 4-a de Novembro, 2018, estis ekspozicio nomata "Kion aĉetis Jucika?" (Mit vásárolt Jucika?) en la Hungara Muzeo pri Komerco kaj Gastigemeco[20] (Magyar Kereskedelmi és Vendéglátóipari Múzeum), kiu montris la historion de reklamoj celantaj virinojn dum la socialisma epoko de Hungarujo.

Ĝi montris la reklamindustrion, kune kun la maniero, en kiu la rolo de virinoj ŝanĝiĝis post jaroj, kaj kiel Jucika estas karikaturo de la tiamaj virinoj. La ekspozicio enhavis klasikajn filmreklamojn de Hungarujo, kune kun sono kaj klasikaj kantetoj. Ĝi estis la lasta el tri ekspozicioj: la unua, "Turnuroj kaj Tulaj Subjupoj"[21] (Fardagály és kámvás rokolya) okazis de 2010 ĝis 2011, kaj la dua "Beleco kaj Reklamado" (A szépség és a reklám) okazis en 2014.[22][23]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . 'Jucika': An Unexpected Dive into Mid-Century Sexuality and Feminism (en-US) (2021-04-09). Arkivita el la originalo je 2023-05-20. Alirita 2023-05-20 .
  2. . 'Jucika': An Unexpected Dive into Mid-Century Sexuality and Feminism (en-US) (2021-04-09). Arkivita el la originalo je 2023-05-20. Alirita 2023-05-20 .
  3. Pál Pusztai (angle). Arkivita el la originalo je 2023-05-21. Alirita 2023-05-21 .
  4. Pál Pusztai (angle). Arkivita el la originalo je 2023-05-21. Alirita 2023-05-21 .
  5. Mit vásárolt Jucika? - MKVM (hu-HU) (2018-06-12). Arkivita el la originalo je 2023-12-09. Alirita 2023-12-09 .
  6. . ‘What Did Jucika Buy?’ Women in Socialist Advertising - Exhibition (en-EN) (2018-06-13). Arkivita el la originalo je 2023-09-16. Alirita 2023-12-09 .
  7. (1957) “Jucika apróhirdetés gyanújában”, Érdekes Újság (11). 
  8. (1958) “Jucika jubilál”, Érdekes Újság (4). 
  9. Filmhíradók Online / A Ludas Matyi Jucikája öt éves. Arkivita el la originalo je 2023-09-14. Alirita 2023-12-09 .
  10. "Jucika és a sár", Érdekes Újság.
  11. BUDAPRINT (angle). Arkivita el la originalo je 2023-05-21. Alirita 2023-05-21 .
  12. Jucika visszatért: egy hatvanas évekbeli magyar képregényfiguráért rajong az EGÉSZ internet | nlc (hungare) (2022-01-28). Arkivita el la originalo je 2023-09-07. Alirita 2023-09-07 .
  13. "Jucika állást keres". Lúdas Matyi (3). 1959.
  14. "Jucika a stílszerű légikisasszony" Lúdas Matyi (37). 1970.
  15. "Jucika és a dinnyevásár". Lúdas Matyi (49). 1970.
  16. . 'Jucika': An Unexpected Dive into Mid-Century Sexuality and Feminism (en-US) (2021-04-09). Arkivita el la originalo je 2023-05-20. Alirita 2023-05-20 .
  17. Jucika (2019-11-21). Arkivita el la originalo je 2023-05-20. Alirita 2023-05-20 .
  18. Pál Pusztai (angle). Arkivita el la originalo je 2023-05-21. Alirita 2023-05-21 .
  19. Jucika Booru. Arkivita el la originalo je 2023-05-21. Alirita 2023-05-21 .
  20. Museum - MKVM (en-GB) (2018-07-02). Arkivita el la originalo je 2023-12-09. Alirita 2023-12-09 .
  21. Fardagály és kámvás rokolya. Divat és illem a 19. században (Budapest, 2010) | Könyvtár | Hungaricana. Arkivita el la originalo je 2023-12-09. Alirita 2023-12-09 .
  22. Mit vásárolt Jucika? - MKVM (hu-HU) (2018-06-12). Arkivita el la originalo je 2023-12-09. Alirita 2023-12-09 .
  23. . ‘What Did Jucika Buy?’ Women in Socialist Advertising - Exhibition (en-EN) (2018-06-13). Arkivita el la originalo je 2023-09-16. Alirita 2023-12-09 .