Judit Felvidéki
Judit Felvidéki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1951 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1971–1975) Eötvös József Gimnázium (en) (–1969) |
Familio | |
Frat(in)o | András Felvidéki |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo |
Judit Felvidéki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Felvidéki Judit estis hungara reĝisoro, scenaristo, instruisto.
Judit Felvidéki[1][2] naskiĝis la 7-an de januaro 1951 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Judit Felvidéki maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1969, post 2 jaroj ŝi akiris licencon pri fotisto, reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1975. Ŝiaj gravaj instruistoj estis Félix Máriássy, Pál Gábor, István Szabó (filmreĝisoro), György Illés, Zoltán Fábri (reĝisoro), Ádám Horváth kaj Emil Petrovics. Inter 1976-1986 ŝi estis reĝisoro de la Hungara Televizio, poste ĝis 1999 ĉefreĝisoro, pli poste ŝi estis liberprofesiulo. Intertempe ŝi ankaŭ kontribuis en gazetoj. Ekde 2002 ŝi instruis voĉoaktorojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1981-2004.
Ŝiaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Csillaglány (1985)
- Prérifarkas (1990)
- Die Zauberflöte (2004)
Ŝiaj kinaj filmaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Koplalóművész (1975); ankaŭ scenaristo
- Irány Kalifornia! (1996); ankaŭ scenaristo
Ŝiaj televidaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Negyedik forduló (1978); ankaŭ scenaristo
- Lakótelepi mítoszok (1985)
- Pá Drágám (1994); ankaŭ scenaristo
- Vadkörték - A tihanyi kincsvadászat (2003)
Ŝiaj scenarlibroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Foltyn zeneszerző élete és munkássága (1983); ankaŭ reĝisoro
- Életke I-II (2003); ankaŭ reĝisoro