Saltu al enhavo

Judit Lénárd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Judit Lénárd
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de februaro 1928 (nun 1928-02-10)
en Cluj (Rumanio)
Morto la 2-an de junio 1970
en Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét, F-257 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (–1950) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
anoncisto
prezentisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Judit Lénárd, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lénárd Judit estis hungara aktoro, televidparolisto, prezentisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Echter Tiborné.

Judit Lénárd en la televizio

Judit Lénárd[1] naskiĝis la 10-an de februaro 1928 en Cluj (Rumanio), ŝi mortis la 2-an de junio 1970 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Judit Lénárd apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1950. Ŝia ĉefinstruisto estis Zsuzsa Simon. Ŝi estis aktoro laŭvice inter 1950-1960 en Armea Teatro, Teatro Csokonai (Debrecen), Teatro Kisfaludy (Győr), Teatro Petőfi (Budapeŝto). Ekde 1960 ĝis sia morto ŝi laboris en la Hungara Televizio kiel televidparolisto. Post 4 jaroj ŝi estis ankaŭ prezentisto pri kelkaj konstantaj programoj.

Ŝi havis neplanitan gravedecon, ŝian filinon li lasis por ŝtata instituo por 14 jaroj. Ekde la 14 jaraĝo, ŝi estis kune kun la filino dum du jaroj, kiam oni konstatis maman kanceron, pro kio ŝi mortigis sin. Ŝia filino mortis en aĝo de 55 jaroj, same en mama kancero. Ŝia nepino estas la verkisto, dramaturgo Fruzsina B. Török.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]