Saltu al enhavo

Judith Andrée-Hanslik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Judith Andrée-Hanslik
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1906 (1906-11-04)
en Mariboro
Morto 24-an de majo 1951 (1951-05-24) (44-jaraĝa)
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Rudolf Hanslik Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo instruisto
klasika filologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Judith ANDRÉE-HANSLIK (fraŭline Judith Andrée; naskiĝinta la 4-an de novembro 1906 en Mariboro[1], mortinta la 24-an de majo 1951 en Vieno[2]) estis aŭstra klasika filologino kaj gimnazia instruistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studante ĉe la universitato de Vieno ŝi doktoriĝis en decembro 1933 post defendo de tezo pri inaj personaj nomoj, sub la zorgado de Ludwig Radermacher kaj Alfred Kappelmacher.[3] Jam kiel studento ŝi verkis artikolojn por la fakenciklopedio Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft (RE) el sia interesaro. Sume temas pri pli ol tri dekoj da eseoj.[4]

Post la studoj ŝi deĵoris gimnaziinstruiste en Vieno. En aprilo 1935 edzigis ŝi sian kolegon kaj kunstudinton Rudolf Hanslik naskonte tri infanojn.

Skribaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • De nominibus mulierum Boeoticarum propriis. Wien 1933 (nepresita disertacio)
  • RE-artikoloj: Volumo XV,1 (1931) Melanthios 11 (429), Meleagrides (445s.), Melisseus 4 (529), Menophilos 5 (929). Volumo XVI,1 (1933) Muzuca (989s.). Volumo XVI,2 (1935) Nearchos 1–2 (2132). Volumo XVII,1 (1936) Nete (141s.). Volumo XVIII,3 (1949) Panamaros (450–455). Volumo XIX,1 (1937) Peiroos (140). Suplementvolumo VI (1935) Mambres (238–240), Molaria (508)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. datoj pri RE-aŭtoroj - ĉe: RE, volumo VII A,2 (1948), antaŭmetita paĝo
  2. Mitteilung des Wiener Stadt- und Landesarchivs, MA 8 – B-MEW-353174/2013, 22.5.2013
  3. universitatarkivo, ekzamenaktoj, PH RA 11507
  4. registro kun ĉiuj ŝiaj RE-kontribujoj