Juegos de la edad tardía
Juegos de la edad tardía | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Luis Landero |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | magia realismo |
Juegos de la edad tardía (Ludoj de la malfrua aĝo) estas romano de Luis Landero, publikigita en 1989. Pro ĝi, la aŭtoro estis ricevinto de la Premio de la Crítica de narrativa castellana, kaj de la Premio Nacional de Narrativa.
Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[1]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La centra kerno disvastiĝas en multnombraj nuancoj: la protagonisto, Faroni, evoluas el trompo, el starigo de sozio pere de kiu li klopodas akiri tion kion la vivo ne havigis al li aŭ, pli bone dirite, tion kion li mem ne havigis al si mem metante sin en la neelstareco de rutineca ekzistado. En tiu romano senteblas iom da milda magia realismo kiu kreas konekton inter la realo kaj la sonĝa medio kiu abundas en la agado. Dekomence, Gregorio Olías (alinome Faroni) estas ene de ekzistado iom fragmentita; la pasinteco kiu iom post iom ekmontriĝas starigas ponton inter la nuntempo kaj la revoj direktitaj al solvo de diversaj situacioj kaj alfronti la ĉiutagaĵojn.
La romano
[redakti | redakti fonton]Landero kreas vulgarajn rolulojn, vrakitaj en malhela ekzistado, kaj ŝanĝas ilin en herooj de rokambolaj aventuroj, en protagonistoj de heroagadoj kreitaj de la imagopovo kun rezultoj en realaj medioj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juegos de la edad tardía en la hispana Vikipedio.