Julián Ríos
Julián Ríos | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Julián Ríos Fernández | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1941 (84-jaraĝa) en Vigo | |
Lingvoj | hispana vd | |
Loĝloko | Hispanio vd | |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Julián RÍOS (n. Vigo; 1941) estas hispana verkisto.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li estis konsiderita inter la plej avangardaj en sia generacio,[1] kaj prie la meksika romanisto Carlos Fuentes diris, ke temas pri la «plej inventema kaj kreiva» de la hispanaj verkistoj.[2] Liaj du unuaj libroj esris prilaboritaj kunlabore kun la meksika verkisto Octavio Paz. Lia plej bone konata verko, ege eksperimentema kaj forte influita de la inventemo de James Joyce,[3] estis publikigita en 1983 sub la titolo Larva.
Ne tiom konata, sed ne malpli grava, estas lia eldonada laboro, kiun li disvolvis ĉefe en la 1970-aj jaroj, en la Eldonejo Fundamentos de Madrido, kie li kreis la kolekton Espiral, en kiu li publikigis verkojn de Thomas Pynchon, John Barth, Severo Sarduy kaj de multaj aliaj gravaj verkistoj de la hispanamerika kaj internacia literaturoj. Dum kelkaj malmultaj numeroj aperis ankaŭ la periodaĵo Espiral/Revista.
Elsa Dennehin, de la Libera Universitato de Bruselo, difinis jene lian laboron: «La teksto-palimpsesto kiel mozaiko de ĝua transteksteco, neelĉerpebla, vortoludoj kaj ĉiatipaj ingeniaĵoj, babela plurlinveco.» Aliflanke, la verkaro de Ríos enkadriĝas en la "tradicio de la rompemo", esprimo de Octavio Paz.
![]() |
|
Lia lasta romano nomiĝis Puente de Alma (2009), reference al fama ponto en Parizo.
Julián Ríos loĝas kaj laboras en Francio, en la ĉirkaŭoj de Parizo.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Amores que atan o Belles Letrres. Galaxia Gutenberg/Círculo de Lectores, 2009
- Puente de Alma. Galaxia Gutenberg/Círculo de Lectores, 2009
- Quijote e hijos, Eld. Galaxia Gutenberg, 2008
- Larva y otras noches de Babel. Antología. Eld. F.C.E., 2008
- Cortejo de sombras, Galaxia Gutenberg, 2008
- Nuevos sombreros para Alicia, Seix Barral, 2001
- La vida sexual de las palabras, Eld. Seix Barral, 2000
- Solo a dos voces, Eld. F.C.E., 1999
- Monstruario, Seix Barral, 1999
- Epifanías sin fin, Eld. Literatura y ciencia, 1995
- Amores que atan o Belles letres, Siruela, 1995
- Sombreros para Alicia, Muchnik Editores, 1993
- Impresiones de Kitaj (La novela pintada), Mondadori, Madrid, 1989
- Poundemonium, Eld. Llibres del Mall, 1985
- Larva. Babel de una noche de San Juan, Eld. Llibres del Mall, 1983
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La vida sexual de las palabras según Julián Ríos, de Elsa Dehennin - Centro Virtual Cervantes Konsultita en 23/10/2008.
- "La voz de Galicia" pri Cortejo de Sombras Konsultita en 23/10/2008.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Interview with Julián Ríos, Context, University of Illinois.
- ↑ La era Ríos Arkivita la 5an de aprilo 2020 en Wayback Machine., Fondo de Cultura Económica, 2a de aprilo 2008.
- ↑ La vida sexual de las palabras según Julián Ríos, de Elsa Dehennin - Centro Virtual Cervantes Dennehin nomas Ríos "el Joyce español", p. 67
- ↑ La vida sexual de las palabras según Julián Ríos, de Elsa Dehennin - Centro Virtual Cervantes Dennehin nomas Ríos "el Joyce español"