Saltu al enhavo

Julia Gschnitzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julia Gschnitzer
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1931 (1931-12-21)
en Innsbruck
Morto 28-an de junio 2023 (2023-06-28) (91-jaraĝa)
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Julia GSCHNITZER (naskiĝinta la 21-an de januaro 1931 en Innsbruck, mortinta la 28-an de junio 2023 en Elsbethen)[1][2] estis aŭstra aktorino.

Post karierokomenco ĉe Tirola Landa Teatro en sia naskiĝurbo ŝi aktoris inter 1960 kaj 1990 en Vieno ĉe Volkstheater, poste ĝis 1994 en Salcburgo ĉe Salzburger Landestheater. Pli malfrue ŝi liberprofesiulis por radifionio, filmarto, televido kaj teatroj kaj en Aŭstrujo kaj en Germanujo.

Publike ŝi konatiĝis al multaj en la rolo de Franziska Jägerstätter en la filmo Der Fall Jägerstätter de Axel Corti kaj en la rolo de Alte Nanne ĉe Die Siebtelbauern de Stefan Ruzowitzky (reĝisorado de Reinhard Schwabenitzky). Ekde 1983 dungis ŝin regule Julian Roman Pölsler: ekz. en 2004/05 por la rolo de Leni Wallner ĉe patruja filmo de Peter Sämann, Im Tal des Schweigens, aŭ por la rolo de Agnes en la serio de Stephanus Domanig, Raunacht.

Felix Mitterer verkis nur por ŝi Mein Ungeheuer, kies premiero estis en la 2000-a jaro okaze de la festivalo Tiroler Volksschauspiele. En 2004 surscenigis Ruth Drexel je Telfs la verkon Arsenik und Spitzenkragele kun kantataj eroj kaj Gschnitzer estis unu de du fratinoj. En 2006 Gschnitzer videblis kun Klaus Rohrmoser (reĝisorado: Judith Keller) en la achternbusch-a verko Ella.

En 2001 Gschnitzer ĉefrolulis en la bernhard-a teatraĵo Am Ziel, kaj en aŭtuno 2002 ŝi estis Beauty Queen ĉe la Urba teatro de Bruneck. En 2004 ŝi estis Olga ĉe Tschechows Drei Schwestern kaj en 2005 oni admiris ŝin ĉe Yerma (Federico García Lorca). Gschnitzer en 2005 ĉefrolulis en Bozen ĉe la teatrejo Vereinigte Bühnen en Fleisch de Felix Mitterer, krome spekteblis ŝi ĉe la teatraĵoj Die Frau im Auto kaj Die Mondfinsternis.

Salcburge ĉe Schauspielhaus Salzburg ŝi estis patrino bizara en la komedio 8 Frauen de Robert Thomas. En novembro 2009 ŝi estis Frau Mispl ĉe la nestroy-a verko Umsonst! kaj en somero 2013 ŝi unuafoje partoprenis ĉe la Festivalo de Salcburgo en la rolo de la patrino en la teatraĵo Jedermann.

Anoncis ŝi la elscenejan retiriĝon en aŭgusto 2016.[3] La plej lasta sinprezentiĝo sceneja estis tamen en aŭgusto 2017 en la teatraĵo Else de Josef Tal kiu okazis en la salcburga sinagogo.[4]. En 2017/18 ŝi per video aperis en la goeta Faŭsto en Innsbruck, ĉe Tiroler Landestheater.

Filmaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • 1971: Der Fall Jägerstätter (televido)
  • 1975: Tatort: Urlaubsmord (televido-serio)
  • 1975: Totstellen – Der Sohn eines Landarbeiters wird Bauarbeiter und baut sich ein Haus
  • 1976: Jakob der Letzte (televido-filmo laŭ romano de Peter Rosegger)
  • 1976: Ein echter Wiener geht nicht unter (televido)
  • 1984: Malambo
  • 1994: Du bringst mich noch um
  • 1996: Stockinger – Unschuldslämmer
  • 1998: Die Siebtelbauern
  • 2001: Blumen für Polt (televido)
  • 2003: Tatort: Tödliche Souvenirs (televido-serio)
  • 2003: Hierankl
  • 2004–2008: Im Tal des Schweigens (4 epizodoj)
  • 2007: 3 Zimmer. Küche. Tod.
  • 2008: Tatort: Granit (televido-serio)
  • 2008: März
  • 2009: Gletscherblut (televido)
  • 2012: Die Wand
  • 2013: Paradies 505. Ein Niederbayernkrimi
  • 2014: Der stille Berg
  • 2015: Luis Trenker – Der schmale Grat der Wahrheit
  • 2016: Landkrimi – Sommernachtsmord (televido)
  • 2017: Wir töten Stella
  • 2020: Letzter Kirtag (televido)
  • 2021: Letzter Gipfel (televido)
  • 2022: Letzte Bootsfahrt (televido)

Honoroj kaj premioj

[redakti | redakti fonton]
  • Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien
  • Karl-Skraup-Preis
  • Ehrenzeichen des Landes Tirol
  • titoligo je Kammerschauspieler, Vieno 1989
  • 1989: Ehrenmedaille der Bundeshauptstadt Wien (arĝente)
  • 2010: Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien (ore)
  • 2014: Tiroler Landespreis für Kunst[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]