Julia Gutiérrez Caba
Julia Gutiérrez Caba | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Julia Gutiérrez Caba | ||||
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1928 (96-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Emilio Gutiérrez Esteban (en) vd | ||||
Patrino | Irene Caba Alba vd | ||||
Gefratoj | Emilio Gutiérrez Caba kaj Irene Gutiérrez Caba vd | ||||
Edz(in)o | Manuel Collado Álvarez (1964–2009) vd | ||||
Parencoj | Julia Caba Alba (nevino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1951– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Julia GUTIÉRREZ Caba (Madrido, 20a de oktobro 1928) estas hispana aktorino.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi devenas el familio de granda spektakla tradicio: filino de geaktoroj Emilio Gutiérrez kaj Irene Caba Alba, nepino de Irene Alba, nevino de Julia Caba Alba kaj fratino de Irene kaj Emilio Gutiérrez Caba; ŝi estas ankaŭ onklino de la produktoro José Luis Escolar kaj praonklino de la aktorino Irene Escolar. En majo 1964 ŝi edziniĝis al teatra reĝisoro Manuel Collado Álvarez (mortinta en 2009). Ŝi debutis en teatro en 1951 per Mariquilla Terremoto, kun la Kompanio de Catalina Bárcena, kaj ŝi poste pasis al tiu de Isabel Garcés. En sekvaj jaroj ŝi iĝis fama teatra aktorino, kun verkoj kiel Las entretenidas, Petra Regalada de Antonio Gala kaj El jardín de los cerezos de Anton Ĉeĥov. En 1970 ŝi fondis sian propran kompanion kun sia edzo.
Ŝia kina debuto okazis en 1960 kun Juan Antonio Bardem en la filmo A las cinco de la tarde. Ekde tiam en kino ŝi estis preskaŭ ĉiam ligita al ludado de dramaj roloj. En 1977 ŝi apartiĝis disde kino kaj revenis nur post 20 jaroj pere de La herida luminosa de José Luis Garci. Ŝia sekva kuna filmo, nome You're the One (una historia de entonces), havigis al ŝi Goya-premion al la plej bona duaranga aktorino.
En televido ŝi debutis por Jaime de Armiñán kaj laboris ĉefe en TVE. En 1972 ŝi estis protagonisto de la serio Buenas noches, señores, en kiu ŝi ludis diferencan rolon en ĉiu epizodo. Same kiel ĉe kino, ŝi havis ankaŭ periodon de pli ol 20 jaroj ne farante televidon por centriĝis en teatra kariero. Ŝi revenis por la serioj Los Serrano (2003-2008), Águila Roja (2011-2012) kaj Estoy vivo (2017).
Kelkaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- A las cinco de la tarde (1961)
- Diferente (1961)
- Usted puede ser un asesino (1961)
- Accidente 703 (1962)
- La gran familia (1963)
- Nunca pasa nada (1964)
- Tiempo de amor (1964)
- La familia y uno más (1965)
- La frontera de Dios (1965)
- Nuevo en esta plaza (1966)
- Operación Plus Ultra (1966)
- Los guardiamarinas (1967)
- Un millón en la basura (1967)
- Fortunata y Jacinta (1970)
- Doña Perfecta (1977)
- La herida luminosa (1997)
- El color de las nubes (1997)
- You're the One (una historia de entonces) (2000)
- Los Serrano (2007)
- Los ojos de Julia (2010)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- en imdb
- Filmoj kaj kritikoj en FilmAffinity.
- Julia Gutiérrez Caba en El Teatro. Es Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo en El País
- Documental: Compañía Caba Alba Gutiérrez Escobar, de la programo de TVE Imprescindibles.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Julia Gutiérrez Caba en la hispana Vikipedio.