Saltu al enhavo

Julie Wolfson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Julie WOLFSON estis esperantistino el Breslau, ĉefurbo de la tiutempe germania provinco Silezio. En la oficiala protokolo de la 7-a Universala kongreso de Esperanto en 1912 indikiĝas ke laŭ profesio ŝi estis verkistino. En la regiona Esperanto-movado precipe gravis ŝia agado kiel lingvoinstruisto: tiel ekzemple en 1909 ŝi sukceses gvidis la unuan Esperanto-kurson en Schweidnitz, sekve de kio fondiĝas vigla urba Esperanto-grupo. Samjare ŝi en Breslau gvidis la unuan el multaj Esperanto-kursoj en la prestiĝa asocio Humboldt-Verein für Volksbildung. En La Revuo, internacia monata literatura gazeto, paĝo 254 de la jarokolekto 1910, aperas vojaĝraporto "Tra la lando de Mirejo", esperantigita fare de ŝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]