Jura-Esperanto
Jura-Esperanto estas franca asocio pri Esperanto. Ĝi estis fondita en 2006 en Besain, franca komunumo lokita en kantono de Poligny, en departemento Jura kaj en regiono Franĉ-Konteo.
Ĝi estas amika rondo en kiu Ĵurasanoj malkovras kaj lernas Esperanton.
Tiu asocio ĉiujare organizas unutagajn staĝojn - ĉiujare en nova loko.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jura-Esperanto naskiĝis septembre 2006 en Besain ĉe la familio Desbrières en "La Flava Domo", kiam esperantistoj el diversaj lokoj de la departemento Jura deziris lerni kune. De 2006 ĝis la 28-an de majo 2013 la grupo kunvenis regule ( unue unufoje monate, kaj poste dufoje monate). La grupo akceptis novulojn kaj kreskis.
Dum 2012 anoj de Clairvaux-les-Lacs kuniĝis ĉirkaŭ Monique Paquelier kaj kreis duan grupon de Jura-Esperanto.
Kaj post la prelego de Mireille Grosjean en kulturoteko "Albert Camus" en la urbokvartalo Mesnils-Pasteur en Dole evidentiĝis ke la unua historia periodo de Jura-Esperanto finiĝis kaj ke la dua komenciĝis.
Junie 2013, Jura-Esperanto reorganizis sin, kaj starigas novajn kursojn por plenkreskuloj kaj infanoj en kulturoteko "Albert Camus" en Dole.
La 25-an de junio 2015, Jura-Esperanto iĝas registrita asocio sub la nomo Dole-Esperanto.
Kursoj
[redakti | redakti fonton]Dufoje monate parto de Jura-Esperanto kunvenas en Besain, sabaton de la 10a ĝis la 12-a horo.
Ĉiumerkrede antaŭ la vespermanĝo anoj de Clairvaux-les-Lacs ariĝas en Hautecour.
Junie 2013 en kulturoteko "Albert Camus" en Dole plenkreskuloj kunvenis ĉirkaŭ Emmanuel Desbrières de la 18a kaj 30 minutoj ĝis la 20-a horo kaj Philippe Gindre kaj Balbina Serrano malkovrigis esperanton al infanoj.
De oktobro 2013 ĝis julio 2014 okazis kursoj de esperanto ĉiusemajne merkrede, de la 12-a ĝis la 14-a horo, kadre de kulturoteko "Albert Camus" en Dole. Ekde oktobro 2014 la kursoj okazas ĉiuvendrede, de la 12-a ĝis la 14-a horo.
Unutagaj staĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1-a Unutaga staĝo okazis en la "MJC" (kultura centro) de Arbois en 2007;
- 2-a Unutaga staĝo okazis en la "CFPPA" (lernejo por plenkreskuloj pri agrikulturo) de Montmorot en 2008;
- 3-a Unutaga staĝo okazis en "Biolopin" (ekovilaĝo) de Saint-Maur (Jura) en 2009;
- 4-a Unutaga staĝo okazis en "Cirque Va-et-Vient" (Cirko kaj cirka lernejo) de Crotenay en 2010;
- 5-a Unutaga staĝo okazis en natur-gastejo de Les Planches-près-Arbois en 2011 (partoprenis pli ol 50 uloj el Ĵurasio kaj el la najbaraj departementoj (Doubs, Ain, Côte-d'Or, Saône-et-Loire kaj eĉ el Savojo, okazis prezento de esperanto, kursoj, labor-grupo pri traduko por pliriĉigi Vikipedion, kaj francaj tradiciaj dancoj gviditaj en esperanto, kaj turisma vizito de la Groto de Les Planches-près-Arbois (vidu la filmon: http://www.youtube.com/watch?v=IVkXD56UY8M);
- 6-a Unutaga staĝo okazis en la salonoj de la urbodomo de Besain la 25-an de februaro 2012. Olivier Lautrou prezentis sian vojaĝon tra Sud-Ameriko kun sia edzino Magali danke al esperanto (vidu: http://vojaghoensudameriko.en-escale.com/ Arkivigite je 2012-06-25 per la retarkivo Wayback Machine).
-
Unua vizito de la groto de Les Planches okaze de la staĝo 2011
-
Jura esperanto tradiciaj dancoj 2011
-
Jura-Esperanto Infanoj 2011
-
Vikipedia laboro 2011
Koncerto
[redakti | redakti fonton]- Aprile 2010, Jura-Esperanto venigis la muzik-kantistan duopon Duoble Unu, akordionistino Françoise Rochette kaj gitaristo Patrik Delabi,[1] kiu prezentis sian spektaklon "Mediteraneo", en pluraj lokoj en la departemento Jura: malliberejo de Lons-le-Saunier, ekovilaĝeto "Biolopin" en Saint-Maur, liceo en Salins-les-Bains, kaj en Montrond.
Pliaj eventoj
[redakti | redakti fonton]- Mireille Grosjean prelegis en kulturoteko "Albert Camus" en Dole la 28-an de majo 2013. Jura-Esperanto kunlaboris kun la skipo de la kulturoteko por sukcesigi la prelegon kadre de Grand Dole. Venis pli ol 20 personoj.
- Jura-Esperanto aktive kunlaboris por organizi kaj partoprenis la ekologian feston Les Résistives en Besain la 28-an de julio 2012 kaj denove la 10-an de aŭgusto 2013.
- La 5-an de julio 2014, Jura-Esperanto organizas esperantan tagon kun riĉa programo: "la 200 000a artikolo ĉe Vikipedio" kun Dominique Jacquin, administranto de Vikipedio pli konata sub la nomo Pino, ekspozicio "Esperanto-1914" kun prezentado de originalaj dokumentoj el la Nacia Esperanto-Muzeo (Gray), kaj spektado de la filmo " Esperanto" de Jean-Dominique Gautier.
Vizito de esperantistoj
[redakti | redakti fonton]- La 18-an de junio 2013 en kulturoteko "Albert Camus" en Dole Jura-Esperanto akceptis esperantistojn el Ĉeĥio : Petr Chrdle kaj Milada, lia edzino.
- La 29-an de aŭgusto 2013, Jura-Esperanto ricevis Junĉjo el Sudkoreio, kuracisto laŭ azia naturkuracado.
- La 11-an de oktobro 2014, Jura-Esperanto ricevis Stano Marĉek, ano de Akademio de Esperanto.
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]Jura-Esperanto :
- tradukis el la franca lingvo kaj eldonis dum 2010 ĉe La Arĝenta Ŝlosilo la romaneton verkitan de Jonas Lenn : La karna maŭzoleo.
- esperantigis la retejon de nooSFere, faka retejo pri sciencfikcio.
- esperantigis kaj eldonis mem-stare turisman flugfolion pri Groto de Les Planches-près-Arbois disdonebla ĉe la akceptejo de la Groto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo de Jura-Esperanto Arkivigite je 2023-09-04 per la retarkivo Wayback Machine (jen esperante, ankaŭ ekzistas versio france)