Jurtoj Iska
Jurtoj Iska (Юрты-Иска) | |
Iskinskije Jurti, Jurti-Iska | |
vilaĝo | |
domareto | |
---|---|
Oficiala nomo: Юрты-Иска | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Niĵnetavda distrikto |
kampara municipo | Ĉugunajeva kampara municipo |
Ŝoseo | 71N-1216 |
Rivero | Iska |
Situo | Jurtoj Iska |
- koordinatoj | 57° 38′ 41″ N 65° 37′ 27″ O / 57.64472 °N, 65.62417 °O (mapo) |
Loĝantaro | (2010) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 626011 |
ОКТМО | 71632482116 |
OKATO | 71232882004 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Jurtoj Iska (ruse Юрты-Иска, Jurti-Iska) estas vilaĝo en Niĵnetavda distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro de Ĉugunajeva kampara municipo (ruse Чуганаевское сельское поселение). Antaŭe estis vaste uzata ankaŭ nomo Jurti Iskinskije aŭ Iskinskije Jurti.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Jurtoj Iska situas en la okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, plejparte sur la dekstra bordo de la rivero Iska, proksimume 38 km sud-okcidente de vilaĝo Niĵnjaja Tavda, ĉe la ŝoseo 71N-1216.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2002 plejparto de la loĝantoj estis tataroj (96%)[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Loĝantoj tradicie estas siberiaj tataroj. Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 60 kortoj, en kiuj loĝis 253 viroj kaj 181 inoj. Vilaĝanoj kultivis 100 desjatinojn (109,2 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 90 ĉevalojn, 80 bovinojn, 150 ŝafojn, 170 kaprojn, sed ne havis porkojn[3]. Lokanoj okupiĝis pri eta komerco en Tjumena kaj Turinska distriktoj, interŝanĝante etajn varojn kontraŭ feloj de leporoj, sciuroj, ursoj kaj ermenoj. Krome ili faris baston, kolektadis salikajn ŝelojn, faris brullignon kaj cindron el fojno kaj tremolo por vitrofabriko en la vilaĝo Novopokorvka. Iuj okupiĝis ankaŭ pri kaptado de fiŝoj kaj bestoj[4].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Данные Всероссийской переписи населения 2002 года: таблица № 02c. Численность населения и преобладающая национальность по каждому сельскому населённому пункту (ruse). Rosstat. Arkivita el la originalo je 2024-08-08. Alirita 2024-09-05 .
- ↑ Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-08-29. Alirita 2014-05-10 .
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 68.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 64.