Saltu al enhavo

Justino Zavala Muniz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Justino Zavala Muniz
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1898 (1898-07-16)
en Bañado de Medina, departemento Cerro Largo
Morto 23-an de marto 1968 (1968-03-23) (69-jaraĝa)
en Montevideo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Urugvajo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partido Colorado Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
historiisto
verkisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Justino ZAVALA MUNIZ (naskiĝis la 18-an de julio 1898, en Melo - mortis la 23-an de marto 1968, en Montevideo) estis urugvaja verkisto kaj politikisto.

De la 14-an de marto 1926 ĝis la 31-an de marto 1933 li estis elektita reprezentanto de la Partido Colorado. Li vivis en ekzilo en Brazilo en 1935 dum la Terra diktatoreco. Li tiam tenis sidlokon kiel senatano de la 10-an de februaro 1943 ĝis la 22-an de decembro 1947 . Li finfine transprenis la ministerian postenon por edukado kaj sociaj aferoj en 1952. Li poste apartenis al la Consejo Nacional de Gobierno inter 1955 kaj 1959. Li estis implikita en la fondo kaj pli posta administrado de la Comedia Nacional. Li ankaŭ fondis la "Escuela Municipal de Arte Dramático", la "Escuela Municipal de Música", same kiel la muzeon kaj bibliotekon de la Teatro Solís.

Rilato al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En 1954, li prezidis la 8-an Ĝeneralan Konferencon de UNESKO en Montevideo [1], kie la tielnomata Rezolucio de Montevideo farove al Esperanto estas donita [2].

  • Crónica de Muniz, Montevideo, 1921.
  • Crónica de un crimen, Montevideo, Teseo, 1926.
  • Crónica de la reja, Montevideo, 1930.

Teatraĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • La cruz de los caminos, Montevideo-Buenos Aires, 1933.
  • En un rincón del Tacuarí, Montevideo, Nueva América, 1938.
  • Fausto Garay, un caudillo, Montevideo, Nueva América, 1942.
  • Alto Alegre, Montevideo, Nueva América, 1944.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. UNESCO oficiala retejo: Previous Sessions of the General Conference Arkivigite je 2011-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
  2. La triumfo de Esperanto en Montevideo, Libera Folio je 2024-12-10 en historio, UEA

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]