Jutka Miklós
Jutka Miklós | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Miliczer Júlia | |
Naskiĝo | 7-an de septembro 1884 en Berettyóújfalu | |
Morto | 18-an de februaro 1976 (91-jaraĝa) en Créteil | |
Lingvoj | hungara • franca vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jutka MIKLÓS [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Miklós Jutka estis hungara poeto, fotisto, membro de Holnap Irodalmi Társaság. Ŝia origina nomo estis (hungarsisteme) Miliczer Júlia ĝis 1904.
Jutka Miklós [1] Arkivigite je 2016-09-14 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 7-an de septembro 1884 en Berettyóújfalu, ŝi mortis la 18-an de februaro 1976 en Francio en Créteil.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jutka Miklós aĝis 15, kiam ŝi regule poemadis. En la sekva jaro ŝia debuta poemo aperis en Budapeŝto. Ŝi translokiĝis al Nagyvárad, kiu estis tiam literatura centro de Hungarlando. Inter 1910 kaj 1913 ŝi lernis fotoarton en Novjorko. Hejmenveninta ŝi vivtenis sin el fotado, ŝi havis propran fotejon en Nagyvárad. Post falo de la Hungara sovetrespubliko ŝi vojaĝis al Berlino, kie ŝi lernis la filmreĝisoradon, poste ŝi laboris en filmokreoj. Baldaŭ ŝi translokiĝis al Parizo, kie ŝi denove estis profesia fotisto. Ŝi edziniĝis al belgo, poste ili vivis en Rabato. Ŝi ofte tradukis hungarajn poemojn al la franca. Tiutempe ŝi naskis filinon. En la 1960-aj jaroj ŝi vidviniĝis, poste ŝi denove vivis en Francio.
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Versek 1904 - debuta poemaro
- Élet Őfelségéhez 1908 - poemaro
- Visszaölel a föld 1971 - elektitaj poemoj