Saltu al enhavo

Kálmán Czógler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Czógler
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1884 (1884-07-05)
en Szeged
Morto 26-an de februaro 1952 (1952-02-26) (67-jaraĝa)
en Szeged
Tombo Central graveyard in Szeged (en) Traduki, VI/B-1-7 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1907) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Alajos Czógler (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo entomologo
muzeologo
malakologo
zoologo
biologo
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kálmán Czógler [cOgler], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Czógler Kálmán, estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto, entomologo, malakologo, muzeologo, membro de Societo Dugonics (ekde 1929).

Kálmán Czógler[1][2] naskiĝis la  5-an de julio 1884 (nun 1884-07-05) en Szeged, li mortis la 26-an de februaro 1952 en Szeged (pluraj fontoj konas aliajn datenojn!).

Memortabulo pri Kálmán Czógler

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Kálmán Czógler maturiĝis en sia naskiĝurbo en 1902, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1907. Jam en 1906 li estis praktikanta instruisto en Budapeŝto, poste li instruis en gimnazioj de Trencsén (1907–1914) kaj Szeged (1914–1946). Li estis ankaŭ vicgimnaziestro (1931–1946) kaj ĉefkonsilisto (1943–1946), poste li pensiuliĝis, sed li instruis plu ankoraŭ du jarojn. Inter 1918–1936 li estis ankaŭ muzeologo en la urba muzeo, kie li riĉigis la muzeon kun 78 mil da pecoj. Li helpis arkeologiajn esplorojn de Ferenc Móra, krome inter 1943–1945 li instruis en Scienca Universitato Miklós Horthy. Krom la instruado li instigis siajn lernatojn kolekti plurajn biologiaĵojn.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A cyanszármazékokról. (1910)
  • Jardin des Plantes. A párizsi természetrajzi gyűjtemény. (1912/1913)
  • A szegedvidéki kagylók. (studo, 1927)
  • Édesvízi kagylók szegedvidéki régészeti leletekben. (1934)
  • A Maros és a Tisza vízhordta puhatestű faunája és annak tanulságai. (kunaŭtoro, 1938)
  • A Palicsi-tó Hemiptera-faunája. (1942)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • memortabulo en Szeged (1984, vidu la foton!)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]