Kálmán Gáborjáni Szabó
Kálmán Gáborjáni Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1897 en Debrecen |
Morto | 19-an de junio 1955 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 28/2-2-3 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Memorigilo | |
Parencoj | Lőrinc Szabó (kuzo aŭ kuzino) |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto |
Kálmán Gáborjáni Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáborjáni Szabó Kálmán estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.
Kálmán Gáborjáni Szabó [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1897 en Debrecen, li mortis la 19-an de junio 1955 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kálmán Gáborjáni Szabó akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1922. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Vaszary kaj Imre Révész (pentristo). Post la diplomo li instruis en la Kalvinana Kolegio en sia naskiĝurbo ĝis 1945, en la lasta jaro li estis kolgiestro. Ekde 1923 li kreis ofte lignogravuraĵojn. En 1930 kaj 1938 li estis en Romo helpe de stipendioj. Ekde la 1930-aj jaroj li apartenis al Artistkolonio (Szolnok). Depost la 2-a mondmilito li instruis en la Belarta Altlernejo.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1923, 1966 Debrecen
- 1930 Berlino
- 1938 Romo
- 1955, 1966 Budapeŝto
El grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1926, 1928, 1931, 1935, 1941, 1948 Budapeŝto
- 1929 Vieno
- 1932 Venecio, Padova
- 1933 Cleveland, Chicago
- 1950, 1955 Arthalo Budapeŝto
- 1977, 1978 Szolnok
- 1983 Esztergom
Elektitaj pentraĵoj, grafikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Jézus élete (1926, lignogravuraĵo)
- Tűz van! (1936)
- Parasztok (1936, lignogravuraĵo-serio)
- fresko-serio en kolegio de Debrecen (1937–1938)
- Itáliai városképek (Visioni d'Italia) (lignogravuraĵo-serio)
- Szántó földműves
- Hatos tárna (1949, lignogravuraĵo-serio)
- Béke (1951, lignogravuraĵo-serio)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (2012)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildo[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio