Kálmán Ipoly Fehér
Aspekto
Kálmán Ipoly Fehér | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Fehér Kálmán László | ||||
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1842 en Viŝkove | ||||
Morto | 27-an de oktobro 1909 (67-jaraĝa) en Pannonhalma | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto mezlerneja instruisto latinkatolika monaĥo ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kálmán Ipoly FEHÉR [ipoj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fehér Ipoly Kálmán estis hungara pastro, benediktana ĉefabato, instruisto, verkisto, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1896).
Kálmán Ipoly Fehér [1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1842 en Hungara reĝlando, en vilaĝo Hontvisk (nuntempa Vyškovce nad Ipľom en Slovakio). Li mortis la 27-an de oktobro 1909 en Pannonhalma.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kálmán Ipoly Fehér frekventis gimnazion en Komárom, poste en 1858 li aliĝis al la benediktanoj. En 1865 li pastriĝis kaj li ekinstruis en Pannonhalma. Inter 1874-1882 li estis direktoro de gimnazio en Esztergom, poste li havis gravan postenon en Szeged. Baldaŭe li studvojaĝis al Bavario, Serbio kaj Bulgario. Ekde 1892 ĝismorte li estis ĉefabato de Pannonhalma.
Verkaro (selekto)
[redakti | redakti fonton]- A bajor középiskolák szervezete és eljárása (1888)
- Győr megye és város egyetemes leírása (1874)
- Győr, Pannonhalma, Hédervár (1874)
- Kísérleti természettan (1871–1873)
- A vegytan rövid vázlata (1872)