Kálmán Pongrácz
Kálmán Pongrácz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1898 en Pestszenterzsébet |
Morto | 15-an de januaro 1980 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 47/4-1-51/52 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - juroscienco (–1956) |
Okupo | |
Okupo | politikisto urbestro |
Kálmán Pongrácz [pongrAc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pongrácz Kálmán estis hungara politikisto, parlamenta deputito, urbestro, tornisto.
Kálmán Pongrácz[1] naskiĝis la 11-an de oktobro 1898 en Erzsébetfalva (nuntempa distrikto en Budapeŝto), li mortis la 15-an de januaro 1980 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kálmán Pongrácz iĝis tornisto en fabriko en Budapeŝto, baldaŭ li aliĝis al la sindikato. Li batalis dum la 1-a mondmilito ekde 1916, post 2 jaroj li estis militkaptito ĉe Piave. Li hejmenvenis en 1919 kaj li laboris plu. Inter 1929-1932 li estis senlaborulo, dum li frekventis precipe sindikatajn kaj partiajn kursojn, en 1931 li aliĝis al la socialdemokratoj. Dum la nazia erao (1944) li kaŝiĝis, en la sekva jaro li aliĝis al la komunistoj. En 1947 li estis levita fabrikestro, inter 1949 – 1980 ankaŭ parlamentano, inter 1949-1958 ankaŭ urbestro de Budapeŝto. Intertempe li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1956, dum la hungara revolucio de 1956 li provizore retiriĝis, en 1958 li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn inter 1948-1968.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM68100 hungarlingva datenaro de muzeo