Károly Ákos
Károly Ákos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1918 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de junio 2003 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1942) |
Okupo | |
Okupo | psikologo oficiro kuracisto redaktoro |
Károly Ákos [kAroj Akoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ákos Károly, estis hungara psikologo, oficiro, redaktoro. Lia familia nomo estis Helfmann ĝis 1948.
Károly Ákos[1][2] naskiĝis la 3-an de oktobro 1918 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de junio 2003 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Ákos maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1936, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1942. Post la diplomo li estis trudlaboristo ĝis 1945, poste li estis armea kuracisto jaron. Inter 1948–1953 li estis oficiro en la hungara armeo, poste ĝis 1957 li estis ĉefredaktoro en eldonejo. Inter 1958–1962 li estis armea psikologo, poste li havis jam civilajn postenojn en psikologiaj organizaĵoj. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1976 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Liaj kontribuoj ofte aperis. Li edziĝis dufoje pro frua vidviĝo, la dua edzino naskis 2 filinojn en 1950 kaj 1953. Li ricevis 3 premiojn inter 1956-1969.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A materialista világnézet és a vallás. (1952)
- Alfred Edmund Brehm: Az állatok világa. (4 volumoj, traduko, 1957–1959; 2-a eldono: 1960)
- Az elpusztíthatatlan sündisznó. (1958)
- Ismeretlen világ: az állatok. (1960, denove 2003, ruse: 1965)
- Konduktív pedagógia. (kunaŭtoro, 1971, japane: 1978 kaj 1981, angle: 1988 kaj 1990)
- A tudat eredete és a psychocronographia. (disertaĵo, 1976)
- A fáradás psychochronographiai vizsgálata. (kunaŭtoro, monografio, 1979)
- Dina. Eine Mutter praktiziert die konduktive Pädagogik. [Pető-System.] Plädoyer für das eigenverantwortliche Handeln von Eltern cerebral bewegungsgeschädigter Kinder. (kunaŭtoro, 1990, angle: 1991)