Károly Antos
Károly Antos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de junio 1854 en Divišov |
Morto | 5-an de februaro 1927 (72-jaraĝa) en Kremnica |
Ŝtataneco | Cislajtio |
Familio | |
Infano | Kálmán Antos |
Okupo | |
Okupo | ĥorestro dirigento komponisto |
Károly Antos [kAroj antoŝ], aŭ ĉeĥe Karel Antoš, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Antos Károly estis orgenisto, korusestro, komponisto, instruisto. Lia filo estis Kálmán Antos.
Karel Antoš[1] naskiĝis la 4-an de junio 1854 en Divišov (Aŭstra Imperio, nuntempe en Ĉeĥio), li mortis la 5-an de februaro 1927 en Kremnica (Ĉeĥoslovakio, nuntempe en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Antos ricevis sian unuan muzikan edukadon de sia avo, poste en orgenlernejo de Prago. Ekde 1870 li estis orgenisto en Graz tri jarojn, inter 1873-1875 en Vieno, poste en Veszprém (urbo) ĝis 1881. En tiu lasta urbo li estis lastatempe ankaŭ vickorusestro. Li plej longe (1881-1923) estis korusestro kaj orgenisto en Körmöcbánya, ekde 1920 konata Kremnica, krome li estis muzikinstruisto en la loka gimnazio, sed en 1920 li blindiĝis, tial li ne plu instruis.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A rózsaleányok. (opereto, 1888)
- Requiem Erzsébet királyné halálára.
- D-moll mise.
- Missa Brevis.
- Ünnepi Offertorium.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio ĉeĥe
- biografio hungare
- biografio hungare legebla en la 2-a alineo