Károly Balogh (oficisto)
Károly Balogh (oficisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de aprilo 1879 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Budapeŝto |
Morto | la 24-an de aprilo 1945 en Hungara reĝlando Balassagyarmat |
Lingvoj | mezaltgermana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto tradukisto oficisto |
Károly Balogh [kAroj balog], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balogh Károly estis hungara oficisto, literaturhistoriisto, membro de Societo Kisfaludy (1942). Lia nobela antaŭnomo estis mankóbükki.
Károly Balogh[1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1879 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de aprilo 1945 en Balassagyarmat.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Balogh studis en militakademio, poste en Jura Akademio (Pécs), fine li doktoriĝis el juro en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1903. Li estis nobela juĝisto en Szécsény kaj Balassagyarmat ĝis 1907, poste ok jarojn ministeria oficisto en Fiume (tiam ekstera parto de Hungarlando). Li batalis dum la 1-a mondmilito, li emeritiĝis en 1920, tamen li havis postenon en ministerio inter 1920-1943, eĉ li estis bibliotekisto en Pécs inter 1926-1930. Li edziĝis en 1907. Li ricevis postmortan premion en 1989.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Madách Imre otthona (1924)
- Madách Imre, az ember és a költő (1934)
- Martialis: Epigrammák (tradukaĵo, 1937)
- Antik bronztükör. Martialis. (tradukaĵo, 1940)
- Római könyv. I. Vesta. II. Ianus. (1941)
- Csesztvei ősz. Versek. (poemoj, 1944)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://mek.oszk.hu/00300/00355/html/ABC00523/00832.htm hungarlingva datenaro de muzeo