Saltu al enhavo

Károly Escher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Escher
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1890 (1890-10-21)
en Szekszárd
Morto 16-an de februaro 1966 (1966-02-16) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 7/7-1-109 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fotisto
ĉefkameraisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Károly ESCHER [kAroj eŝer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Escher Károly estis hungara fotisto, raportisto, kameraisto.

Károly Escher [1] Arkivigite je 2016-09-16 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 22-an de oktobro 1890 en Szekszárd, li mortis la 16-an de februaro 1966 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Károly Escher laboris post lernado ekde 1909 en diversaj fabrikoj en Budapeŝto kiel teknika desegnisto. En 1916 li aliĝis al filmista stabo kiel kameraisto. Dum velkado de la muta filmo en 1928 li iĝis fotisto kaj raportisto de signifaj hungaraj gazetoj. En 1951 li reiris al sia unua profesio kaj li desegnis en ŝtata kontoro 2 jarojn, poste li pensiuliĝis. Li ricevis premion en Venecio en 1938, poste en 1964 premion de la internacia fotista asocio, fine en la sekva jaro signifan hungaran premion.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Bajor Gizi (Gizi Bajor), (1958)
  • Riportfényképezés (Raportofotado), (1959)
  • Escher olvasókönyv (2012)

Elektitaj filmoj

[redakti | redakti fonton]
  • Mackó úr kalandjai (1920)
  • Masamód (1920)
  • A Szerelem mindent legyöz (1920)

Elektitaj ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]
  • Milano (1934) - komune
  • Budapeŝto (1965, 1978, 2010) - individue