Károly Jenei
Károly Jenei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1903 en Budapeŝto |
Morto | 25-an de aprilo 1983 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged Universitato de Debrecen ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkivisto bibliotekisto ![]() |
Károly Jenei [kAroj jenei], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jenei Károly, estis hungara arkivisto, bibliotekisto.
Károly Jenei[1][2] naskiĝis la 22-an de majo 1903 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de aprilo 1983 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Jenei akiris ŝtatsciencan diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1928, sed ekde 1924 li studis ankaŭ juron kaj filozofion en Scienca Universitato István Tisza. Post la diplomo li estis bibliotekisto en biblioteko de Universitato István Tisza, samtempe universitata oficisto ĝis 1939, poste li estis ĉefarkivisto de arkivo de Fejér, samtempe arkivestro de Székesfehérvár. Depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 li estis forigita, sed li povis labori plu en pluraj aliaj arkivoj, fine ekde 1963 ĝis la pensiuliĝo en Hungara Tutlanda Arkivo. Lia ĉeftemo estis historio de uzinoj, fabrikoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A tanácsi és rendőrségi szervek iratselejtező munkájának megjavulása Fejér megyében. (1952)
- Pénzintézetek és hitelszervezet a Tanácsköztársaság alatt. (kunaŭtoro, 1958)
- A Gábor Áron Vasöntöde és Gépgyár története. 1862–1962. (monografio, kunaŭtoro, 1962)
- Az Orion Rádió és Villamossági Vállalat története. 1913–1963. (monografio, kunaŭtoro, 1964; germane: 1963)
- A Habselyem Kötöttárugyár története. (monografio, kunaŭtoro, 1971)
- Az Ikarus Karosszéria- és Járműgyár története. (monografio, kunaŭtoro, 1971)
- A Nitrokémia Ipartelepek története. 1921–1948. (monografio, 1976)
- A Telefongyár története. 1876–1976. (monografio, kunaŭtoro, 1976)
- Az Ikarus Karosszéria- és Járműgyár története. 1895–1980. (monografio, kunaŭtoro, 2-a plibonigita eldono: 1981)
- Az Egyesült Izzólámpa és Villamossági Rt. és elődvállalatai. (1988)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.arcanum.com/hu/online-kiadvanyok/Lexikonok-magyar-eletrajzi-lexikon-7428D/j-75FD4/jenei-karoly-7607C/ hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=664630&date=2024-11-28 nemzeti névtér