Károly Kassai
Aspekto
Károly Kassai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1957 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1980) |
Familio | |
Patro | Károly Kovács |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Károly Kassai [kAroj kaŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kassai Károly estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia patro estis Károly Kovács (aktoro), tial lia origina familia (sed tre ofta) nomo estis Kovács.
Károly Kassai[1][2] naskiĝis la 12-an de oktobro 1957 en Budapeŝto (laŭ alia informo la naskiĝmonato estis majo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Kassai studis en aktorstudio de Nacia Teatro (Budapeŝto), baldaŭ li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1980. Lia ĉefinstruisto estis Zsuzsa Simon. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Petőfi (Veszprém). Ekde 1981 li estis membro de pluraj teatroj en la ĉefurbo, ankaŭ en Nacia Teatro.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - grafo Paris
- Rikardo la 3-a - unua burĝo; heroldo; Blunt
- Kiel Plaĉas al Vi - Adam
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - stultulo
- La Venecia Komercisto - Solanio
- Henriko la 4-a - maldikulo
- Henriko la 5-a - princo Bedford
- Julio Cezaro - Ligarius
- Timono de Ateno - Lucius
- Molière:
- Tartufo - servisto
- Kleraj virinoj - Klitander
- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (teatra adapto) - vendisto
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Captain Flame (2021) - lakeo
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Jackie Chan, Bruce Lee, Trey Parker, Tim Roth, Martin Short, Benicio del Toro[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A két Bolyai (1978)
- Mint oldott kéve (serio, 1983) - Petru Dalba
- Szomszédok (serio, 1989, 1996)
- Jóban Rosszban (serio, 2018) - Petru Dalba